Erzsi Orsolya
Aspekto
Erzsi Orsolya | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Orsolya Erzsébet |
Naskiĝo | la 6-an de novembro 1901 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 13-an de majo 1984 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 13-1-184 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Erzsi Orsolya [erĵi orŝoja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orsolya Erzsi estis hungara aktoro, voĉoaktoro, deklamisto. Ŝia origina persona nomo estis Erzsébet (Erzsi estas ties karesnomo).
Erzsébet Orsolya [1] naskiĝis la 6-an de novembro 1901 en Budapeŝto, ŝi mortis la 13-an de majo 1984 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Erzsi Orsolya akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1920. Post siaj studoj ŝi havis rolojn 4 jarojn en provincaj teatroj (Teatro de Kecskemét (1920–1921), Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1921–1922), Nacia Teatro (Szeged) (1922–1923), hungara teatro de Košice (1923–1924). Ŝiaj sekvaj pli signifaj teatraj stacioj estis (jam en la ĉefurbo):
- Gaja Teatro (1924–1927, 1933-1934, 1939, 1941-1948)
- Nova Teatro (Budapeŝto) (1927–1931)
- Teatro Magyar (1934–1938, 1940)
- Teatro Belvárosi (1938–1939)
- Teatro Jókai (1949-1958)
- Operetoteatro (Budapeŝto) (1958-1960)
Ŝi edziniĝis en 1930, en la sama jaro ŝi naskis filinon.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Puck
- Rikardo la 3-a - Lady Anna
- Goethe: Faust - Margit
- George Bernard Shaw: Pygmalion S-ino Pearce
- Mór Jókai-Sándor Hevesi: A kőszívű ember fiai S-ino Baradlay (350-foje!)
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Légy jó mindhalálig (1936)
- A két Bajthay (1944)
- Janika (1949)
- Surveturo (1955)
- Budapeŝta printempo (filmo) (1955)
- Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1958) (1958)
- Esős vasárnap (1962)
- Tótágas (1978)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- ‘‘Halász doktor’‘ (1968)
- ‘‘Felelet’‘ (1975)
- ‘‘Keménykalap és krumpliorr’‘ (1978)
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Mabel Albertson, Martha Wentworth kaj aliaj [2]