Erzsi Pásztor
Aspekto
Erzsi Pásztor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pápay Erzsébet |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1936 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1959) |
Familio | |
Edz(in)o | László Jászai István Holl (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro voĉaktoro |
Erzsi PÁSZTOR [erĵi pAstor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pásztor Erzsi estas hungara aktorino, voĉoaktoro. Erzsi Pásztor naskiĝis, kiel Pápay Erzsi la 24-an de septembro 1936 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Erzsi Pásztor frekventis Teatran Altlernejon inter 1955-1959 en Budapeŝto. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Csokonai (Debrecen), baldaŭe ŝi aliĝis al diversaj teatroj, ekzemple Nacia Teatro (Pécs), Teatro Madách. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2012, pli frue ekde 1977 ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 43 kinejaj filmoj inter 1958-2009, ekzemple Felfelé a lejtőn, 1958; Fantomo en Lubló (filmo), 1976; Veri az ördög a feleségét, 1977; Az élet muzsikája (Muziko de la vivo - pri Imre Kálmán), 1984
- 35 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1962-2003, ekzemple Tiszazug, 1991; Szomszédok (Najbaroj), 1995
- diversaj teatraj roloj, ekzemple István Örkény: Macskajáték (Katoludo) - S-ino Orbán; Gergely Csiky: A nagymama (La avino) - S-ino Galambos; József Katona: Bánk (banuso) - Gertrudis
- hungaraj voĉoj en eksterlandaj filmoj