Erzsi Raffay
Erzsi Raffay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Raffius Erzsébet Berta Mária |
Naskiĝo | la 16-an de septembro 1913 en ![]() |
Morto | la 27-an de marto 2006 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | István Varga (1957–1962) István Varga (1935–1951) ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto operetkantisto aktoro ![]() |
Erzsi Raffay [erĵi rafai] aŭ Erzsébet Raffay [erĵEbet], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Raffay Erzsébet Berta Mária estis hungara filmaktoro, operkantisto (soprano), operetkantisto. Erzsi estas karesnomo de Erzsébet, ŝia origina familia nomo estis Raffius.
Erzsi Raffius [1] naskiĝis la 16-an de septembro 1913 en Budapeŝto, ŝi mortis la 27-an de marto 2006 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Erzsi Raffay lernis kantadi de Ferenc Székelyhidy kaj Erzsébet Hoór Tempis. Ŝi frekventis ankaŭ akademion, sed ŝi forlasis la lernejon, ĉar ŝi ricevis rolojn en Operetoteatro (Budapeŝto) ekde 1931. Post jaroj ŝi kantis operetojn en similaj aliaj teatroj. En 1935 ŝi edziniĝis. En 1939 ŝi aliĝis al la Budapeŝta Ŝtata Operejo, post du jaroj ŝi ricevis la statuson ordinara membro. Dum la nazia erao ŝi ne havis rolojn, ĉar ŝia edzo estis judo, ankaŭ dum la frua socialismo ŝi ne havis rolojn. En 1951 ŝi eksedziniĝis, sed en 1957 ŝi denove edziniĝis al la sama edzo. Inter 1956-1967 ŝi kantadis en la Operejo kiel gasto. Ŝi faris ankaŭ koncertojn, ŝi kantadis ankaŭ eksterlande.
Ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro - Cherubino (1939, debuto)
- Die Zauberflöte - Reĝino de Nokto
- Die Entführung aus dem Serail - Konstanza
- Giacomo Puccini: La bohème - Musette
- Charles Gounod: Faust - Siebel
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Vica, a vadevezős (1933) – Klári
- Segítség, örököltem! (1937) – kantistino