Saltu al enhavo

Españolas en París

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Españolas en París
filmo
Originala titolo Españolas en París
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1971
Ĝenro drama filmo
Reĝisoro(j) Roberto Bodegas
Scenaro Roberto Bodegas • José Luis Dibildos • Christian de Chalonge
Rolantoj Laura Valenzuela • Ana Belén • José Sacristán • Emma Cohen • Simón Andreu • Pierre Vernier (aktoro) • Françoise Arnoul • Yelena Samarina • José Luis López Vázquez • Cristina Hoyos • Roberto Bodegas • Máximo Valverde • Elena María Tejeiro • Porfiria Sanchiz • Tina Sainz
IMDb
vdr

Españolas en París (Hispaninoj en Parizo) estas hispana komedia drama filmo de 1971 reĝisorita de Roberto Bodegas, kiu ankaŭ kunverkis la scenaron kun José Luis Dibildos, Antonio Mingote kaj Christian de Chalonge. Elstaris ĉefroloj luditaj de Ana Belén kaj Laura Valenzuela.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo temas pri hispaninoj kiuj komence de la 1970-aj jaroj elmigris al Parizo pro laboraj necesoj. Unu el ili estas Isabel, de Sigüenza, la plej aĝa de kvin gefratoj, kiu translokiĝis al Parizo por labori kiel servistino en domo de riĉa familio, nome Lemonier. Tie ŝi amikiĝas kun aliaj samlandaninoj, kiel Emilia, Dioni kaj Francisca. Ŝi ekkonas ankaŭ Manolo, juna ŝoforo kiu ne kaŝas, ke li havas fianĉinon en Madrido kun kiu ŝi esperas geedziĝi kaj kunloĝi atinginte la necesan monon. Sed inter Isabel kaj Manolo aperas amo. Ŝiaj amikinoj, ĉefe Emilia, konsils, ke ŝi ne pluigu la rilaton, sed ŝi pluigas ĝin kaj gravediĝas. Manolo ne volas, ke ŝi nasku kaj klopodas por aborto. Finfine, ŝi seniluziiĝinta, lasas Manolo kaj luktas per si mem por sia filo serĉe de pli degna estonteco.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Ana Belén, kiel Isabel.
  • Laura Valenzuela, kiel Emilia.
  • Máximo Valverde, kiel Manolo.
  • Tina Sainz, kiel Francisca.
  • Elena María Tejeiro, kiel Dioni.
  • José Sacristán, kiel Plácido.
  • Emma Cohen, kiel Katy.
  • Simón Andreu, kiel Direktoro de Pompe Service.
  • Teresa Rabal, kiel Casilda.
  • Pierre Vernier, kiel Monsieur Lemonier.
  • Françoise Arnoul, kiel Madame Lemonier.
  • Yelena Samarina, kiel Madame Legrand.
  • Cristina Hoyos, kiel Soloisto.
  • José Luis López Vázquez, kiel Fernando.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Españolas en París en la hispana Vikipedio.