Espaces d'Abraxas
Espaces d'Abraxas | |||
---|---|---|---|
konstruaĵa komplekso ![]() | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | postmoderna arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Ricardo Bofill • Peter Hodgkinson vd | ||
Estiĝo | 1983 | ||
Malfermo | 1983 | ||
Areo | 47 000 m² | ||
Lando | Francio ![]() | ||
Situo | Noisy-le-Grand | ||
Situanta sur | place des Fédérés | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 50′ 25″ N, 2° 32′ 35″ O (mapo)48.84032.54306Koordinatoj: 48° 50′ 25″ N, 2° 32′ 35″ O (mapo) [+] | ||
| |||
La Espaces d'Abraxas estas ensemblo de konstruaĵoj en la distrikto Mont-d'Est de la pariza antaŭurbo Noisy-le-Grand en la departemento Seine-Saint-Denis en la regiono Francilio en Francio, kiu estis konstruita inter 1978 ĝis 1983. Ĝi estis planita de la hispana arkitekto Ricardo Bofill, kiu ankaŭ projektis la distrikton Antigone en Montpellier [1].
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Bofill ne volis krei anonimajn loĝejojn, sed prefere "Versailles por la homoj" en kiu malsamaj klasoj povis renkontiĝi. Tio klarigas la specialan arkitekturon de la postmoderna ensemblo, kiu estas orientita al interna korto. Estas tri konstruaĵoj: le Théâtre, l'Arc (la arĉpordego) kaj le Palacio, kun l'Arc en la centro kaj tute enfermita fare de le Théâtre en la okcidento kaj le Palacio en la oriento. La plej alta el la tri konstruaĵoj (le Palacio) mezuras 64 metrojn kaj havas 18 etaĝojn. Kelkaj el la apartamentoj havas vidon de la Eiffel-Turo, kiu estas proksimume 20 kilometrojn for. En totalo ekzistas proksimume 600 loĝejoj en la konstruaĵensemblo. Nur en la Palaco estas 440 apartamentoj, el kiuj du trionoj estas socia loĝejo.
Tamen, la kostoj de bontenado de la konstruaĵo estis pli altaj ol origine taksita kaj la loĝeja kompanio devis deklari bankroton [2]. En intervjuo kun Le monde en 2014, Bofill konsideras sian laboron sukcesa en tio ke li avancis la uzon de prefabrikitaj konstruelementoj en Francio. En la sama tempo, li ekkomprenas ke lia vizio de ŝanĝado de la urbo malsukcesis ĉar la loĝantargrupoj ne miksiĝis kiel li esperis [3]. La manko de butikoj kaj la fakto, ke la ensemblo estas memstara, kaŭzis problemojn por multaj. La modelo de Bofill ne estis adoptita por la konstruado de aliaj urboj. Ili daŭre konstruis nur etaĝdomojn [4].
La komplekso estis utiligita kiel fono en pluraj filmoj: en Death to the Arbiter (1983), en Brazilo (1985) kaj en The Hunger Games - Mockingjay Part 2 [5], same kiel en la televiaserio Arcadia 2023.
La konstrua ensemblo videblas ankaŭ en multaj muzikfilmetoj: en Ouragan de Stéphanie von Monaco (1986), en Fais le L de la repisto Leck (2012), en Le Stress de la repisto JP. Manova, en Break the Silence de Carbon Airways (2015), en Fallait pas de Marwa Loud (2017), en Different leagues des Aŭstralia-gana repisto Manu Crooks (2018) kaj en Tu m'appelles de Adel Tawil feat. Peachy (2019), kiu ankaŭ prezentas la Arcades du Lac de Montigny-le-Bretonneux, ankaŭ dezajnitan fare de Ricardo Bofill.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Interna vojo al aliro
-
Altaj konstruaĵoj kun socia loĝejo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Les Espaces d'Abraxas. Arkivita el la originalo je July 6, 2018. Alirita 21 November 2021 .
- ↑ Elvire Camus (8 February 2014) En Seine-Saint-Denis, les illusions perdues d'une utopie urbaine.
- ↑ Marta, Tobolczyk. (2021) Contemporary architecture. The genesis and characteristics of leading trends.. Cambridge Scholars Publishing. ISBN 978-1-5275-7039-9. OCLC 1293294352.
- ↑ Alain Piffaretti (20 January 2018) Noisy-le-Grand remodèle ses quartiers.
- ↑ Ricardo Bofill's Postmodern Housing Complex near Paris (angle) (7 March 2017). Alirita 21 November 2021 .