Espejón
Espejón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provinco | provinco Sorio | ||
Komarko | Tierras del Burgo | ||
Poŝtkodo | 42142 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 136 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 50′ N, 3° 16′ U (mapo)41.830833333333-3.2594444444444Koordinatoj: 41° 50′ N, 3° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 031 m [+] | ||
Areo | 22 km² (2 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Espejón [+] | |||
Espejón [espeĤON] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo. La loknomo Espejón estas ne-etimologie komprenebla kiel Spegulego, sed etimologie plej probable komprenebla kiel Gvatoturo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,97 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 147 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 400 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.
Ĝi distas 71 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas inter La Gallega kaj Hontoria del Pinar, ambaŭ de la najbara provinco Burgoso.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas nekropolo plej verŝajne el visigotoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), ŝtonminado, forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas preĝejo kaj ermitejo.