Esperanto-Ligo de Malsupra Saksio
Aspekto
Esperanto-Ligo de Malsupra Saksio (mallongigo EMAS, germana nomo Esperanto-Liga Niedersachsen) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Malsupra Saksio, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj.
Estraro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la periodo 2018 ĝis 2020 la estraro de la ligo konsistas el [mankas fonto]
- Thomas Heberlein el Hameln, prezidanto
- Peter Zilvar el Herzberg, vicprezidanto
- Lena Below el Hanovro, kasistino
- Heinz-Wilhelm Sprick el Hessisch Oldendorf, asesoro
Junularo
[redakti | redakti fonton]La junularo de la ligo nomiĝas Esperanto-Junularo Malsupra Saksio respektive germane Esperanto-Jugend Niedersachsen, kaj estas la landa sekcio de Germana Esperanto-Junularo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]