Esperanto-Societo Bazelo
Esperanto-Societo-Bazelo (mallonge ESB) estas loka Esperanto-klubo en la svisa urbo Bazelo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Esperanto-Societo Bazelo estis fondita la 7-an de novembro 1905 de Alfred Bader kaj Eduard Wenk. La 15-an de novembro 1905 okazis la unua kunveno de la juna societ kie elektiĝis kiel unua prezidanto estis elektita Fritz Wenk.
De 1907 ĝis 1908 Esperanto-Societo Bazelo, kiu nomis sin en la unua periodo Esperanto-Grupo Bazelo funkciigis ĉe Centralbahnhofstrasse 5 en Bazelo Esperanto-konsulejon. La unuan rapidan sukceson bremsis en 1908 la idokrizo. Gravaj motoraj fortoj kiel Friedrich Schneeberger kaj la du fratojn Wenk tiam transiris al ido kaj perdiĝis kiel aktivuloj de la Esperanto-movado.
En 1911 Charlotte Pulvers kaj Hans Rusterholz reorganizis la pro la ido-krizo disfalantan Esperanto-movadon. En 1914 Eduard Wenk, kiu en 1908 forlasis la societon pro Ido, deklaris sian revenon al Esperanto.
Novan impluson prenis la Esperanto-movado en Bazelo pro la aktivecoj de Friedrich Uhlmann, kiu en 1919 transklokiĝis al Bazelo. Samjare Immanuel Olsvanger gvidis en Bazelo kurson kun 50 personoj kaj organizis la jarkunvenon de Svisa Esperanto-Societo.
En la 1920-aj kaj komence de la 1930-aj jaroj en Bazelo estiĝis laborista Esperanto-Grupo dum la Bazela Esperanto-Grupo praktike komplete stagnis, ĝis la 10-an de aprilo 1937 André Schild anoncis la formalan refondon de la societo, nun oficiale sub la nomo Esperanto-Societo Bazelo. Schlid poste forlasis la Esperanto-movadon por transiri unue al Occidental, tiam al lia propra projekto Neolatino kaj fine al Interlingvao. Post mallonga prezidado de Samuel Leuenberg denove Alfred Bader transprenis la gvidadon de la societo.
En 1952 Esperanto-Societo Bazelo organizis la jarkunvenon de SES kun 90 partoprenantoj. En la 1950-aj jaroj John Catling kaj lia edzino Sonja Brun revigligis la societon.
En la 1960-aj jaroj Kurt Schweizer gvidis la societon kaj en la jaro 1969 Heinrich Ringli transprenis la gvidadon. Kulmino estis la organizo de la trilanda renkontiĝo en la jaro 1966 kun pli ol 100 partoprenantoj. En la 1980-aj jaroj la motoro de la bazela Esperanto-Societo estis Erna Döring. En somero 1981 dank al la aktiveco de Erna Dörig en Bazelo estis organizita la 54-a SAT-kongreso.
(Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 206, 210-214)
Aktuala situacio
[redakti | redakti fonton]Nuntempe la bazela Esperanto-Societo eldonas kune kun la societo Mulhouse-Esperanto la revuon Sud-Rejnan Kurieron. Aktivuloj de la societo estas Hans-Werner Grossmann kaj Nicole Béroud-Focke.
La societano renkontiĝas aktuale kutime unufoje monate en la malantaŭa domo, Riehenring 129, en 4005 Bazelo.