Saltu al enhavo

Esperanto-klubo de Jyväskylä

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanto-klubo de Jyväskylä
Emblemo de Esperanto-klubo de Jyväskylä
Lando  Finnlando
Tipo loka Esperanto-asocio
Fondiĝo 1964
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanto-klubo de Jyväskylä estas societo, kiu ligas esperantistojn en urbo Jyväskylä kaj en regiono Meza Finnlando. Ĝi estis fondita en 1964. Al ĝi apartenas nuntempe ĉ. 40 membroj. Laŭ la stato de 2007 en la 2000-aj jaroj la prezidanto de la klubo estis Seija Kettunen. Pli frue, kiel klubaj prezidantoj funkciis Marjatta Linjama, Matti Lehtinen, Aimo Rantanen, Terttu Tyynelä.

La klubo havis en dua duono de 1980-aj jaroj propran gazeton, kiu nomiĝis Maldormemulo.

Maldormemulo

[redakti | redakti fonton]

Maldormemulo estis gazeto de Esperanto-klubo de Jyväskylä de 1985 ĝis 1989. La gazeto estis plene en Esperanto. La gazeton redaktis Matti Lahtinen (la unua numero) kaj Jukka Pietiläinen. Maldormemulo aperis kvarfoje jare. Kiam Esperantolehti komencis aperi fine de 1989 la Maldormemulo estis malfondita.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]