Esperanto-movado en Monako
Aspekto
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Monako, Eŭropo. La pioniroj en ĉi tiu landeto estis en 1900-1903 E. Barbier, Ed. Pirot la Beaume kaj la fama esperantisto Gaston Moch. La lasta en 1903 skribis serion da artikoloj en „Le Petit Monegasque“ kaj aranĝis kurson, post kio estis fondata Esperanto-grupo. En 1900 s-ro Leger kaj d-ro Richard, direktoro de Oceanografia Muzeo de Monako kaj prezidanto de la Esperanto-grupo, enkondukis Esperanton en bultenon de la Muzeo. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 troviĝis nur unu esperantisto en la lando. |