Esperanto-parko (Pécs)
Esperanto-parko | ||
---|---|---|
Publika parko | ||
![]() ![]() | ||
Zamenhof/Esperanto-objekto [+] | ||
Lando | Hungario | |
Situo | Pécs | |
- koordinatoj | 46° 4′ 45″ N, 18° 13′ 41″ O (mapo)46.07903218.227994Koordinatoj: 46° 4′ 45″ N, 18° 13′ 41″ O (mapo) [+] | |
![]() |
||
Esperanto-parko | ||
![]() |
||




La Esperanto-parko en la hungara urbo Pécs estas publika verdejo dediĉita al la internacia lingvo Esperanto (ZEO). Ĝi estis inaŭgurita en 1966 kaj situas ĉe la renkontiĝo de la stratoj Hunyadi kaj Papnövelde.
Kiel kultura ĉefurbo de Eŭropo Pécs kulturas la tradiciojn kaj kulturon de la lingvo Esperanto kaj en la jaro 2010 inaŭguris la Esperantan Memormuron.
La historio de parko Esperanto
[redakti | redakti fonton]Oni establis la parkon Esperanto en la jaro 1966 en la urbo Pécs, kaj omaĝe al la 22-a Internacia Junulara Kongreso oni inaŭguris ĝin la 25-an de julio 1966. En la dudeka jarcento vigla Esperanto-movado prosperis en la urbo, samtempe funkciis pluraj Esperanto-kluboj. Pécs estas la unusola el la kulturaj ĉefurboj de Eŭropo, kiu okupiĝis ankaŭ pri la popularigo de Esperanto. Kadre de la „Projekto pri Granda Placo de Ekspozicioj” kaj „Projekto pri strato Muzeo” oni renovigis la parkon Esperanto, dum ĝia karaktero, ligita al Esperanto, estas perfekte konservita. Cetere estas renovigita ankaŭ la infanludejo, funkcianta en ĝi.
La urba aŭtoritato de Pécs kun departementaj rajtoj, la aŭtoritato de la urbo Dombóvár, La Sud-Transdanubia Regiona Esperanto-Fondaĵo (en Dombóvár), la Esperanto-klubo Sopianae (en Pécs), la Humana Eŭropo-Federacio (en Zalaegerszeg), la firmao „Steinmetz Bt.” (en Dombóvár) kadre de la organizado de la urbo Dombóvár – apud la jam ekzistanta rok-monumento kun Zamenhof busto – la 24-an de majo 2010 solene inaŭguris la granitan memortabulon de Lazar Markovics Zamenhof /Lazaro Ludoviko Zamenhof/, kiu estis la inicianto de Esperanto, kaj la similajn dulingvajn memortabulojn de ankoraŭ 13 hungaraj eminentuloj de Esperanto.
La unua hungara esperantisto, Szentkatolnai Bálint Gábor estis eternigita sur kvarlingva (hungara, esperantlingva, germana kaj angla) memortabulo.
Inter la 13 hungaroj troviĝas vere mondfamaj esperantistoj, kiel ekzemple Baghy Gyula , Lengyel Pál , Kalocsay Kálmán .
Estis eternigitaj kelkaj esperantistoj, pri kiuj ankoraŭ ĝis nun nenie aperis memoraĵo, inter ili Kökény Lajos, Bleier Vilmos, Szerdahelyi István.
La esperantistojn de la urbo Pécs reprezentas Pechan Alfonz, Pallós Istvánné, Lajos Gyula.
Simila mur-monumento ĝis nun nenie estis konstruita por esperantistoj, ĝi estas vere unikaĵo de Esperanto. La Esperanto-parkoj (tiu de Budapeŝto kaj tiu de urbo Miskolc) ankoraŭ restas renovigotaj.
Esperanta Memormuro
[redakti | redakti fonton]1-a memortabulo
[redakti | redakti fonton]





Lazar Markovics Zamenhof /Lazaro Ludoviko Zamenhof/
- 1859-1917
- az eszperantó nyelv elindítója
- la iniciatinto de la lingvo Esperanto
- MESZ – EKF Pécs 2010 – DURA
2-a memortabulo
[redakti | redakti fonton]- 1924-1987
- pedagógus, nyelvész, az eszperantó szakos egyetemi képzés megszervezője
- pedagogo, lingvisto, universitata Esperanto-fakestro
- MESZ – EKF Pécs 2010 - DURA
3-a memortabulo
[redakti | redakti fonton]- 1856-1923
- főpap, országgyűlési képviselő, nyelvész, mozgalmi vezető
- ĉefpastro, parlamentano, lingvisto kaj movadestro
- MESZ – EKF Pécs 2010 - DURA
4-a memortabulo
[redakti | redakti fonton]- 1891-1967
- világhírű eszperantó író és költő, mozgalmi vezető
- mondfama Esperanto – poeto kaj – verkisto, movadestro
- MESZ – EKF Pécs 2010 - DURA
5-a memortabulo
[redakti | redakti fonton]- 1891-1976
- kiváló orvos és világhírű eszperantó költő-műfordító
- eminenta kuracisto kaj mondfama Esperanta poeto-tradukisto
- MESZ – EKF Pécs 2010 - DURA
6-a memortabulo
[redakti | redakti fonton]- 1897-1985
- folyóirat- és lexikonszerkesztő, mozgalmi vezető
- redaktoro de revuo kaj enciklopedio, movadestro
- MESZ – EKF Pécs 2010 - DURA
7-a memortabulo
[redakti | redakti fonton]- 1903-1940
- a Literatura Mondo Kiadó megteremtője és vezetője, mozgalmi vezető
- fondinto kaj gvidinto de Eldonejo Literatura Mondo, movadestro
- MESZ – EKF Pécs 2010 – DURA
8-a memortabulo
[redakti | redakti fonton]- 1868-1932
- a Lingvo Internacia c. nemzetközi folyóirat kiadója és szerkesztője
- eldoninto kaj redaktinto de la internacia revuo „Lingvo Internacia”
- MESZ – EKF Pécs 2010 - DURA
9-a memortabulo
[redakti | redakti fonton]- 1908-1996
- vasúti jogász, folyóirat alapító és szerkesztő, mozgalmi vezető
- fervoja juristo, fondinto kaj redaktoro de revuo, movadestro
- MVEE – EKF Pécs 2010 - VEME
10-a memortabulo
[redakti | redakti fonton]A pécsi eszperantó mozgalom kiemelkedő személyiségei
Eminentuloj de la Esperanto-modavo en urbo Pécs
- 1877-1955
- kanonok, Pécs város első eszperantistája
- kanoniko, la unua esperantisto de urbo Pécs
- 1902-1994
- szótárak, tankönyvek szerkesztője
- redaktoro de vortaroj kaj lernolibroj
- 1922-1995
- mozgalomvezető — movadestro
- Sopianae Eszperantó Klub – EKF Pécs 2010
11-a memortabulo
[redakti | redakti fonton]dr. Gábor Bálint KÚT – PUTO
- 1844-1913
- az első magyar eszperantista emlékére
- memore al la unua hungara esperantisto
- zur Erinnerung an den ersten ungarischen Esperantisten
- to the memory of the first Hungarian Esperantist
- MESZ – EKF Pécs 2010 – DURA
Famaj esperantistoj de urbo Pécs en alfabeta ordo
[redakti | redakti fonton]- Julio Ákos 1890-1978) movad-organizanto
- Izor Gebaur (1839-1916) pastro-instruisto, verkisto en lingvo volapuko, poste esperantisto
- Julio Lajos (1877-1955) kanoniko, katolika movad-organizanto
- s-ino Kolomano Máthé (1920-2010) fondinto de la Esperanto-muzeo en urbo Pécs, movad-organizanto
- s-ino Stefano Pallós (1922-1995) movad-organizanto
- Aleksandro Palkó (1911-2001) presisto, prezidanto de departamenta konsilantaro, prezidanto de landa asocio
- Alfonzo Pechan (1902-1994) redaktoro de vortaroj kaj lernolibroj
Tradukaĵo
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eszperantó Park (Pécs) en la hungara Vikipedio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Hungara Vikipedio.