Saltu al enhavo

Esperanto aktuell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperanto aktuell
Kovrilpaĝo de la gazeto, tria n-ro de 2016
Kovrilpaĝo de la gazeto, tria n-ro de 2016
gazeto
Speco movada revuo
Formato A4
Periodeco dumonata

Lando  Germanio
Posedanto Germana Esperanto-Asocio
Publikigisto Alfaprint, Martin, Slovakujo
Redaktisto Stano Marĉek, Yashovardhan Singh
Etataj aŭtoroj Uwe Stecher, Hermann Kroppenberg, Utho Maier
Establodato 1982
Prezo 18 EUR (Germanujo) aŭ
24 EUR (eksterlande) jare
ISSN 0942-024X

vdr

Esperanto aktuell estas la titolo de la gazeto de la Germana Esperanto-Asocio (GEA). Jare aperas ses numeroj. Ekde 2011 la gazeton kune redaktas la baratdevena germano Yashovardhan Singh kaj la slovako Stano Marček – internacia redakcia duopo. Ekde la numero 3/2018 (249) ĝi aperas kun la subtitolo Informationen für Esperantofreunde in Deutschland und Österreich (Informoj por Esperanto-amikoj en Germanio kaj Aŭstrio).[1]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La tuta revuo enhavas artikolojn ĉu en la Germana ĉu en Esperanto.

En ĝi aperas informoj pri la Esperanto-movado en Germanujo, raportoj pri Esperanto-ekskursoj, multe da novaĵoj el Interreto, fragmentoj de aliaj gazetoj kiuj parolis pri Esperanto, kalendaro de venontaj Esperanto-aranĝoj, impresoj post okazaĵoj en Esperanto-centroj, intervjuoj.

Kelkaj paĝoj kun fotoj estas presitaj kolore.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam la longjara afergvidanto de GEA kaj ĉefredaktoro de la Germana Esperanto-Revuo (poste Eŭropa Esperanto-Revuo) Ludwig Pickel mortis en majo 1978, ĉesis aperi la revuo kaj la Esperanto-novaĵoj (Pilo-Press), kiujn li eldonis en Esperanto kaj en germana lingvo.

La unua eldonaĵo kun la titolo Esperanto aktuell aperis en 1978,eldonita de la Ludwig-Zamenhof-Gesellschaft, kiu provis altiri “amikojn de Esperanto„. La societo kunvenis regule dum la germanaj Esperanto-Kongresoj kaj sin engaĝis por la ĝenerala agnosko kaj apliko de la internacia lingvo Esperanto. Ĝi eldonis Esperanto aktuell ĝis 1981 en germana lingvo kaj plenigis per tio la breĉon. Redaktoro estis Holm Sörensen.[2]

Ekde 1982 GEA aperigis kun la sama nomo Esperanto aktuell iom aliaspekta en la sama formato A5 sian novan revuon kiel Organo de Germana Esperanto-Asocio. Dek jarojn poste ĝi ricevis la aspekton (kaj formaton, A4) de la regiona Esperanto-gazeto en Badeno-Virtembergo (Esperanto in Baden-Württemberg). Dum la unuaj jaroj oni eldonis alterne esperantlingvan kaj germanlingvan ekzempleron, sed fine oni decidis havi ĉiujn ekzemplerojn miksite.

Pasintaj redaktoroj[redakti | redakti fonton]

Redaktoroj de Esperanto aktuell estis i.a. Richard Reuchlin, Dirk Willkommen, Rudolf-Josef Fischer, Andreas Ludden, Frank Stocker, Alfred Knapp, Ziko van Dijk, Dirk Kretschmann kaj Alfred Schubert.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto aktuell. Informationen für Esperantofreunde in Deutschland und Österreich. Deutscher Esperanto-Bund (Hrsg.), Berlin 3/2018.
  2. Esperanto aktuell. Zeitschrift der Ludwig-Zamenhof-Gesellschaft 4/1978, S. 26, kolofono.