Saltu al enhavo

Esperanto en F.R.Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanto en F.R.Germanio estis la oficiala bulteno de Germana Esperanto-Asocio en la jaroj 1975 ĝis 1981. Ĝi aperis precipe en Esperanto, sed kelkaj informoj estis germanlingvaj. Entute GEA eldonis 25 numerojn. La aperloko estis Bensheim kaj la redaktoro Heinrich Nischwitz.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto en F.R.Germanio. Oficiala bulteno de Germana Esperanto-Asocio, numero 25, oktobro 1981, Heinrich Nischwitz (red.), Bensheim.