„ En la spaco de 26 lecionoj la teksto skizas per tutsimpla lingvo kelkajn ĉiutagajn scenojn el la vivo de musofamilio. Musoj kaj musetoj kondutas kiel ordinaraj plenkreskuloj kaj infanoj, loĝas en domo kiel vi kaj mi, atente aŭskultas al la instruistino en la klasoĉambro, kaj hejme ludas en ĝardeno aŭ per tradiciaj ludiloj, kiel ĉiu infano en la mondo. Tutordinaraj okazaĵoj envere, sed la musaj ĉefroluloj teksas kvazaŭ fabelan atmosferon kiu plaĉas al la juna lernanto, kaptas lian atenton. La speciale musaj petolaĴoj aldonas humurplenan
noton kiu igas la lernadon amuza kaj des pli katenanta.
La materialon oni instruu laŭ la rekta metodo: paroli kaj paroligi. Precipe multe, multege paroligi. Neniel necesas turni sin al la gepatra lingvo por komprenigi: preskaŭ ĉiu numero estas abunde ilustrita per simplaj desegnaĵoj kiuj kontentige asocios la novan al la koncerna objekto. Tamen ne sen iom da surprizo la
neavertita instruanto konstatas, ke la lingvaj malfacilaĴoj tuj amasigas.
La unua leciono, ekzemple, prezentas 45 diversajn vortojn, kompreneble tute novajn al komencanto. Imagu kiom da fortostreĉo ili postulos antaŭ ol la lernanto ilin komprenos, memoros kaj reproduktos. Pluralo uziĝas flanke de singularo, rekta komplemento (kun la distingiga N) apud subjekto. Helpan manon etendas la teksto, uzante nur la AS-formojn de la verbo. Sed aliflanke troviĝas substantivoj jen kun LA, jen sen artikolo kio jam tuj dekutimigu al la etuloj
serĉi en Esperanto ekvivalenton de la nedifina artikolo.
Same rapideme la 2-a leciono enkondukas kvardekon da novaj vortoj, la adjektivon, la pluralon en akuzativa formo, kaj preterpase: infinitivon. La 3-a: tridekon da novaj vortoj kaj la unuan paŝon pri la sistema vortderivado per la klarigo de la prefikso MAL. La 4-a: pliajn dudek vortojn kaj izolitan adverbon.
Evidentas, ke tiel vastan vortprovizon la infano ne asimilos, se ne per konstanta ripetado. Nur ege pacienca kaj ne malpli sperta instruanto, plene informita pri la bezonoj de la infano, per senĉesa praktikigado en ĉiam varianta formo, sukcesigos tiajn lecionojn.
Sendube ankoraŭ longtempe la infanoj eraros pri la akuzativa N, kiel ili poste misuzos la direktan N, aŭ esprimojn kiel „estas varmE", „montrantE la tablon", k.t.p. Sed ĉu tio vere jam tiel gravas?
Estas ja la rolo de la instruanto krei parolkutimojn, krei la lingvo senton, havigi ŝablonojn laŭ kiuj la infano analogie kaj instinkte konstruos korektajn frazojn. Estas tro frue por sin turni al la rezonado, frazeroj.
La aŭtoro agis sage, preterlasante ĉiujn gramatikajn regulojn kiuj cetere nur komplikus la aferon en neformitaj spiritoj. Dum li trafe kaj preskaü nerimarkite komprenigas la sencon de nerealeco ĉe la US-formoj (ekz.: „se mi tranĉus mian fingron per tranĉilo") per modeste aldonita interkrampaĵo („sed ŝi ne tranĉis ĝin. Ho ne").
En la kvin unuaj numeroj la aŭtoro sisteme per streketo apartigas la finaĵojn. Estas dubinde, ĉu tiu procedo multe profitigas. Ĝi eĉ pli ofte konfuze efikos ĉe la junaĝuloj, malfaciligante la legadon kies tekniko ili apenaŭ mastras en la gepatra lingvo, kaj kreante erarigajn vortbildojn kiuj benos la ortografion. Ĉar temas ĉi
tie pri infanoj sep-, ok-, aŭ naŭjaraj, jam sufiĉe progresintaj por profiti el
la legado de la tekstlibro, — kaj ne pri infanoj pli agaj, spirite pli evoluintaj, al kiuj la musohistorio ŝajnos tro bebeca, la humuro sensuka kaj la tuta kurso: teda.
Aliaj rektmetodaj kursoj (ekz. Csehkurso) baziĝas sur la tabel-vortoj kaj la vortderivado per afiksoj: la celo kaj la kvalito de la kursanoj motivas tiun labormanieron. Sed ĉi tie la aŭtoro zorge evitas — kaj prave — amasan kunigon de vortoj, komence tro malfacile rekoneblaj pro ilia simileco, kiel TIU, TIO, TIE, TIA, k.t.p. kaj lernigas nur la plej uzatajn, okaze, kiel izolitajn vortojn. Li montras sin malpli malfida rilate la afiksojn — kaj ankaŭ prave. Neniel intencante elĉerpi la kompletan kolekton, li per kelkaj ekzemploj ilustras la plej ofte bezonatajn (ilo, ejo, isto, eto, ega, igi, iĝi), diskrete atentigas pri la signifo de aliaj (mal, ge, ido, ono, adi, aro), senrimarke enŝovas la sporade uzatajn, prisilentas la provizore nenecesajn. Skribaj taskoj praktike ne estas antaŭviditaj: kio kompreneblas se oni konsideras la celon de la kurso. La demandoj ĉe la fino de la libro povus eventuale plibonigi tiun „mankon.”
La lingvo estas fidinda. Kelkaj rimarkoj tamen sin trudas. „Vesto" (p. 6 kaj 12) estu: jako, kaj „numerojn" (47) : nombrojn."Oranĝo, violo, indigo" (15) kutime signifas respektive frukton, floron, substancon; ne: koloron. Anstataŭ: „MI amas mian patron kaj patrinon" (37) kaj „Kion vi volas fari, kiam vi estas granda muso?" (39), oni legu: MIAJN, ESTOS. „ANKAÜ" trovigu antaŭ la vorto al kiu gi rilatas.
Nekonsekvence „ŝi skribis sur la nigraN tabuloN" sur la 19-a paĝo, kiam ĉie alie „ŝi skribis sur la nigra tabulo."
La „blankaĵo" (56), precipe en leciono pri IG, prefere alprenu la formon blankigaĵo, kaj la „nenion" (61) respondanta al „Kiom pagi?" pli guste fariĝu: neniom.
„Grimpi arbon" (31), „floti" (50) kaj „flotigi" (51), „ iĝi aferoplena"
(56) sentigas influon de la angla lingvo. Esperante oni grimpas SUR arbon, floSas kaj floSigas, iĝas MULTOKUPITA.
Kial ne ellasi la pronomon CI (43)? Kaj kial jes ellasi la artikolon en „lastan jaron mi estis..., proksiman jaron mi estos..." (43) ?
Konklude. La verketo, bele presita sur bona papero, estas meritplena tekstolibro por konversaciaj lecionoj en klaso de infanoj proksimume 7-ĝis 9-jaraj, kiuj jam scipovas legi kaj ankoraŭ ne perdis sian naivan fantaziemon, kondiĉe ke sperta instruanto adaptu precipe la komencajn numerojn al ilia asimilkapablo. ” |