La Cseh-metodo aŭ Ĉe-metodo estas instrumetodo por la planlingvo Esperanto. La metodon inventis rumana pastro Andreo Cseh. La celo de la metodo estas instrui Esperanton al diversnacia, diverslingva kaj diversklasa publiko. Tiamaniere, la instruisto ne bezonas koni la denaskajn lingvojn de la kurssekvantoj kaj la kurssekvantoj ne bezonas esti altkleraj.
La Cseh-metodo naskiĝis pro neceso, kiam Andreo Cseh volis gvidi kurson en 1920 en la transilvania urbo Sibiu por societo de laboristoj el tri nacioj. Lernolibroj ne haveblis kaj mendi ion el eksterlando neeblis, ĉar la limoj estis ankoraŭ fermitaj. Cseh decidis ne doni kurson en la ordinara senco de la vorto, sed gvidi simplan konversacion. Nigra tabulo kaj kreto helpis la instruiston, papero kaj krajono la lernantojn. La provo sukcesis. Komence Cseh parolis pri aferoj plej proksimaj kaj uzante nur la plej simplajn gramatikajn elementojn. Poste li transiris iom post iom al temoj pli malproksimaj kaj al gramatikaĵoj pli malfacilaj. El la praktiko ŝajnis ke post dudek lecionoj je du horoj oni povis interparoli en Esperanto.
Pro la granda sukceso de tiu kurso Cseh baldaŭ ricevis inviton al la urbo Târgu Mureș, kie li faris sinsekve plurajn kursojn en la Libera Universitato. De 1921 ĝis 1923 Cseh gvidis kursojn en Kluĵo, Bukareŝto kaj Ploiești. En 1924 li interrompis la kursgvidadon pro propaganda vojaĝo tra Eŭropo. En 1927 Cseh gvidis grandajn kursojn en Danzig (la nuna Gdańsk) kaj en januaro 1928 li komencis siajn grandskalajn kursojn en Svedio. En julio 1929 la urbo Budapeŝto aranĝis la unuan internacian pedagogian kurson de Cseh. Similaj internaciaj kursoj okazis poste en Arnhem (1930) kaj en Krakovo (1931). Krom tio Cseh gvidis grandajn kursojn en Estonio, aranĝitajn de la Estona Instruista Asocio, en Latvio, Dresdeno, Norvegio, Berlino, Parizo, Svislando kaj fine en pluraj urboj de Nederlando.
a) neuzado de lernolibroj
b) neuzado de nacia lingvo, sed klarigo de la novaj vortoj per la jam instruitaj
c) komuna ĥora respondado de la kursanoj
ĉ) aplikado de konversacio pri aktualaĵoj anstataŭ uzado de lernejecaj ekzemploj
d) riĉa aplikado de humuro kaj ŝerco
e) instigo al tio, ke la lernantoj mem eltrovu la regulojn de la lingvo kaj ke ili mem konstruu la gramatikan sistemon.
Prefere la kurso estas donata de fremdlanda instruisto, por efike plenumi punkton b.
Komence oni timis, ke la sukceso dependas nur de la personeco de Cseh, sed baldaŭ evidentiĝis, ke liaj disĉiploj de diversaj nacioj akiris similajn sukcesojn. Cseh ne deziras doni la tutan gramatikon en la komenca kurso, sed li volas formi grandan aron da entuziasmaj adeptoj, kiuj fervore daŭrigas la studadon kaj la propagandon.
La oficejo de la Instituto establiĝis en Hago, unue en la hejmo de Jan kaj Julia Isbrücker, depost la unua de oktobro 1933 en propra domo, Riouwstraat 172. La Instituto aranĝis en ĉiu jaro internaciajn kursojn kaj seminariojn por tiuj personoj, kiuj deziras poste gvidi Ĉe-metodajn kursojn. Al personoj, kiuj deziras gvidi Cseh-metodajn kursojn, la Instituto donis specialan rajtigilon kaj disponigis la necesan materialon por la kursoj. La instituto havis en junio de 1933 jam precize tricent rajtigitajn instruistojn en 23 landoj.
La unua internacia kurso, kiun aranĝis la Instituto, estis en 1930 en Arnhem. Partoprenis ducent instruistoj el dudek landoj. Rezulte de tio, la urbestraro de Arnhem disponigis bienon kun belega domo en 1930 por la kursoj kaj konferencoj de la Cseh-Instituto.
La Esperanto-Domo en Arnhem entenis kurssalonon por 120 kursanoj, restoracion, konversacian salonon, oficejon kaj hotelĉambrojn por kvindek personoj. Krom la ordinaraj someraj kursoj por komencantoj kaj progresintoj kaj specialaj seminariaj kursoj por Cseh-metodaj instruistoj, la Instituto aranĝis de tempo al tempo aliajn kunvenojn kaj kursojn el kiuj la plej gravaj estis:
La Universitata Kurso de d-ro Privat kaj la Lingva Konferenco dum Pasko 1932
la Lingva Olimpiado dum Kristnasko 1932
la internacia kurso por la personaro de la Poŝto, Telegrafio kaj Telefonio, kie 118 partoprenantoj ĉeestis el 5 landoj en junio 1933
En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj la ekzemplon de Cseh sekvis multaj talentaj propagandistoj, kiuj kunlaboras kun la Internacia Cseh-Instituto de Esperanto. El ili kelkaj konstante laboras sur internacia kampo. Tiberio Morariu komencis gvidi kursojn en 1923 en Rumanio kaj poste faris tre multajn kursojn en Svedio, Danio, Saksio, Svislando kaj Vieno, lastatempe kun sia edzino Lizzie Morariu-Anderson. La estona H. Seppik depost 1929 laboras en Svedio kaj Norvegio. F-ino Elinjo Pahn el Estonio kursgvidadas de 1930 en Svedio, Francio, Danio, Nederlando kaj Hispanio. Julio Baghy el Budapeŝto gvidis same multajn kursojn en Nederlando, Francio, Estonio kaj Latvio. La hungara doktoro Ottmár Fischer grandskale instruas en Norvegio kaj la rumana Sigismundo Pragano en Nederlando kaj Britio. La norvega Jens Schjerve en Norvegio, Francio kaj Usono gvidis grandajn kursojn. G. Ahlstand laboris en Estonio. Aliaj fervore laborantaj Cseh-metodaj geinstruistoj estas: