Saltu al enhavo

Lizzie Morariu-Anderson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Lizzie Morariu-Anderson
Persona informo
Naskonomo Lizzie Anderson
Naskiĝo 6-an de oktobro 1904 (1904-10-06)
Morto ankoraŭ ne konata
Lingvoj Esperantosveda
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Tiberio Morariu (1931–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lizzie MORARIU-ANDERSON (naskiĝis je la nomo Lizzie Anderson la 6-an de oktobro 1904 en Lindesberg, mortodato ankoraŭ ne konata) estis sveda esperantistino kaj Esperanto-instruistino.

Si esperantistiĝis en 1929 pere de la tiam 28-jara rumana esperantisto Tiberio Morariu, al kiu ŝi edziniĝis en 1931 en Stokholmo. De 1930 ŝi estis ano de ekzamena komitato de SEI. Ŝi propagandis Esperanton per kursgvidado kaj prelegoj ekde 1929 en Svedio kaj 1931–1933 en la Germana Regno, Svislando, Aŭstrio kaj Francio.