Espita
Espita | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Yucatán | ||
Poŝtkodo | 97730–97736 | ||
Kodo laŭ INEGI | 31 032 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | C. D. Francisco Javier Chimal Kuk | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 14 432 | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 1′ N, 88° 21′ U (mapo)21.016666666667-88.35Koordinatoj: 21° 1′ N, 88° 21′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 15 m | ||
Areo | 496,9 km² (49 690 ha) | ||
Horzono | UTC -6 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Espita Municipality [+] | |||
Espita estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Espita. La komunumo situas en la nordorienta parto de Yucatán en la regiono 1 "Litoral Oriente", kiu limas al la Meksika Golfo (norde), al la federacia subŝtato Quintana Roo en la oriento, al la regiono 2 "Oriente" en la sudo kaj al la regionoj 3 "Litoral Centro" kaj 4 "Centro"en la okcidento. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31032.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 14432 loĝantojn. El tiuj estis 7300 viroj kaj 7132 virinoj. La komunumo havas surfacon de 496,9 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 15 metroj super la marnivelo. Al Espita apartenas 50 loĝlokoj. La ĉefaj estas Nacuche, Kunche, Holca kaj Tuzik.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En la komunumo jare falas averaĝe 36 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.
Sociogeografio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 7512 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 5548 scipovis legi kaj skribi kaj 1951 personoj estis analfabetoj. Do 25,97% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 12666 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 7919 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 62,5% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Politiko
[redakti | redakti fonton]La komunumo havis 25 komunumajn prezidantojn en la periodo inter 1941 kaj 2010. La sekva tabelo montras la nomojn kaj tempon kiam la koncernaj personoj estris la komunumon:
Predidente municipal | Periodo |
---|---|
C. Benito Perez I. | 1941 - 1943 |
C. Ruben Triay Peniche | 1943 - 1946 |
C. Dionisio Dzul | 1946 - 1948 |
C. Carlos Erosa Peniche | 1948 - 1950 |
C. Francisco Osorio Loria | 1950 - 1953 |
Prof. Prudencio Patròn Peniche | 1953 - 1955 |
C. Carlos Erosa Peniche | 1955 - 1958 |
C. Omar Patrón Rosado | 1958 - 1961 |
C. Alberto López Bates | 1961 - 1964 |
C. José Osorno Medina | 1964 - 1967 |
Prof. Raúl Perez S. | 1967 - 1970 |
C. Wilberth Díaz Aguilar | 1970 - 1973 |
C. Roberto Patrón Rosado | 1973 - 1975 |
C. Manuel Rivero Pérez | 1975 - 1978 |
C. Willebaldo Pérez Baeza | 1979 - 1981 |
Prof. Jorge Sahuí Triay | 1981 - 1984 |
Prof. Renán Peniche Pérez | 1984 - 1987 |
C. Roberto Patrón Rosado | 1987 - 1990 |
C. Mateo Hau Kantun | 1990 - 1993 |
Prof. Francisco Javier López Osorno | 1993 - 1995 |
Prof. Jose Ruy Triay Peniche | 1995 - 1998 |
C. Jose Luis Uc Moo | 1998 - 2001 |
C. D. Francisco Javier Chimal Kuk | 2001 - 2004 |
Prof. José Luis Sánchez Rodríguez | 2004 - 2007 |
C. D. Francisco Javier Chimal Kuk | 2007 - 2010 |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Espita Arkivigite je 2007-04-29 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)
- Espita Arkivigite je 2010-12-28 per la retarkivo Wayback Machine en Nuestros municipios” (niaj komunumoj; retejo de la registaro de Yucatán) (hispane)