Estavayer-le-Lac
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Estavayer |
Estavayer-le-Lac | |
---|---|
Blazono de Estavayer-le-Lac | |
Estavayer-le-Lac | |
former municipality of Switzerland • vilaĝo • kvartalo | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Brojo |
Koordinatoj | 46° 51′ 0″ N 6° 50′ 50″ O / 46.85000 °N, 6.84722 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 0″ N 6° 50′ 50″ O / 46.85000 °N, 6.84722 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 5435 |
Areo | 8,89 km² |
Alteco | 448 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1470 |
Komunumkodo | 2015 |
Mapo de Estavayer-le-Lac | |
Estavayer-le-Lac (malnova germanlingva nomo Stäffis am See) estas historia urbeto, komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 5435 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Estavayer-le-Lac situas ĉe la suda bordo de la Lago de Neŭŝatelo. En sudo ĝi etendiĝas al la altebenaĵo, kiu disigas la valon de Brojo de la baseno de la Lago de Neŭŝatelo. La komunumo Estavayer-le-Lac konsistas el la urbeto Estavayer, la vilaĝo Font, la vilaĝeto La Corbière (sur alteco de 465 m s.m. sur la altebenaĵo), kaj diversaj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,89 km², de kiuj 11,9% estas kovritaj de arbaro, 54,5% servas por agrikulturo kaj 28,1% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Estavayer-le-Lac limas en nordo al la Lago de Neŭŝatelo, en nordoriento al Vernay, en oriento al Sévaz, en sudoriento al Les Montets, en sudo al Lully, en sudsudokcidento kaj okcidento al Châbles, kaj en sudokcidento al Châtillon.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Estavayer-le-Lac pasas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 150 kaj 152 kaj la svisa aŭtovojo A1, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Tra la komunumo pasas la trajnlinio de Payerne al Yverdon-les-Bains.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Estavayer-le-Lac datiĝas el la jaro 1156 kiel Stavaiel. Jam en la 3-a jarmilo a.K. en Estavajyer-le-Lac ekzistis homaj setlejoj. El la bronzepoko estis elfositaj restaĵoj de surfostaj setlejoj apud la lagobordo. La ekzakta fondodato de la urbeto ne estas konata, supozeble ĝi estis fondaĵo de la episkopo de Laŭzano. En la jaro 1244 la Senjoroj de Estavayer-le-Lac submetiĝis al la Grafoj de Savojo. Dum la Burgonjaj Militoj Estavayer estis sieĝita de la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo kaj konkerita la 27-an de oktobro 1475. La urba ŝtato Friburgo sukcesis akiri la regadon pri Estavayer kaj instalis tie en la jaro 1488 kastlanestron en la Kastelo Chenaux. La savoja kastlanejo estis tiam transformita al friburga voktejo. Post la Helveta Respubliko la Voktejo Estavayer fariĝis distrikto, kiu en la jaro 1848 estis integrita al la nova distrikto Brojo. Estavayer-le-Lac kiel ekonomia centro de la regiono fariĝis la ĉefurbo de la nova distrikto. Kun efiko de la 1-a de januaro 2012 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Font estis integrita al la komunumo Estavayer-le-Lac.[2]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Estavayer-le-Lac (stacidomo)
- Aliaj lokoj kun la nomo Estavayer
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Estavayer-le-Lac – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Sapokestokonkurso en Estavayer-le-Lac
-
Lagofrostiĝo apud Estavayer-le-Lac
-
Kastelo de Estavayer-le-Lac
|