Saltu al enhavo

Esti en la sepa ĉielo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
anĝeleca infano dormanta sur nubo de la sepa ĉielo - pro la dormado la feliĉegon nur eblas diveni, sed ĉiukaze la infano videble tre agrable sonĝas sur sia nubo

Esti en la sepa ĉielo estas fiksita vortkuniĝo, kiu eniris en la vortaron de multaj eŭropaj lingvoj kaj kulturoj kiel diraĵo, kompara idiomaĵo. Ĝi esprimas precipe staton kaj emocion de granda feliĉo, feliĉego kaj kulmino de eŭforio.

La termino sepa ĉielo estas parto de mezepoka teologia terminologio, nedividebla parto de juda, kristana kaj islama tradicio. Ĝi markas la plej superan etaĝon de la ĉiela imperio (ankaŭ nomata "ĉielon de ĉieloj" aŭ "plej ĉielan ĉielon"), la imperion de la plej alta perfekteco, la loko, kie havas sidejon Dio. La sep ĉielojn eblas imagi kiel vicon de sep koncentraj rondoj, en kies centro estas la Tero. Veni tien povis nur tiuj plej obeemaj kaj piaj el la plej obeemaj kaj piaj kredantoj.

La diraĵo interalie eniris en la vortaron de la ĉeĥa lingvo: Laŭ opinioj de ĉeĥaj antaŭuloj tien venis post siaj martiraj mortoj ĉeĥaj naciaj patronoj, ekzemple la legenduloj sankta Venceslao kaj sankta Vojtěch. La kuniĝo la "sepa ĉielo" - fakte ties latina ekvivalento septimum caelum - en la ĉeĥa kulturo aperis unuafoje en la Bohema kroniko (la Chronica Boemorum) de Kosmas kaj la aŭtoro enmetis ĝin en la buŝon de la princino Libuše, orakolanta estontan gloron de la Burgo kaj la urbo Prago.

La markigo sepa koneksas kun simbolaro de numeroj, kiu havis en la mezepoko apartan signifon. La sepo simbolis plenecon kaj perfektecon - en metafora pensado la plej plej bona.

Ankaŭ ĉe tiuj fikciaj vivantoj en la sepa ĉielo la eŭforian staton oni apenaŭ vidas laŭ la mienoj, sed eŭforia sento jes estas interna emocio

Pro sia tuteŭropa deveno, la esprimo estas uzata en tute malsamaj lingvoj de malproksimaj landoj, kiel en la hispana (estar en el séptimo cielo), la sveda (vara i sjunde himlen[1]), la hungara (hetedik mennyország), la franca (être au septième ciel) aŭ la litova lingvoj (būti septintame danguje[2]).

En Germanlingvio, kutimas kaj la rekta ekvivalento "im siebten Himmel sein", kaj la variaĵo "auf Wolke 7 sein" ("esti sur nubo numero 7"), kun sama senco.

Nur en Anglalingvio, la metaforo estas iom alia: tie la "ĉielo de pleja feliĉo" estas la Cloud Nine, la "Nubo numero Naŭ".

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]