Saltu al enhavo

Estimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estimo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas kaj la ago estimi, do alte taksi ies moralan aŭ spiritan valoron, kaj la rezulto de tiu ago. Malestimo koresponde estas la ago aparte malalte taksi ies moralan aŭ spiritan valoron.

Estimo ne necese nur temas pri alia persono: En psikologio profunde studatas la fenomeno de memestimo, en ĉiutaga lingvaĵo tamen pli ofte sinonime nomata memfido.

Citaĵo
 Oni ŝatas la talenton, oni estimas la honestecon[1]
Citaĵo
 Se vi scius, kia li estas, vi lin pli estimus[2]
Citaĵo
 Bona estimo valoras pli ol oro kaj arĝento[2]
Citaĵo
 Lia merito altiris al li la estimon de la kompetentuloj[2]