Eszter Bíró
Eszter Bíró | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de julio 1977 (47-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | The American Musical and Dramatic Academy (en) (1998–2000) Universitato de Dramo kaj Filmo (1997–1998) |
Okupo | |
Okupo | kantisto aktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.biroeszter.hu |
Eszter Bíró [ester bIrO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bíró Eszter estas hungara muzikalkantisto.
Eszter Bíró[1] naskiĝis la 21-an de julio 1977 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Eszter Bíró estis videbla en televizio jam en 1993 kiel talenta kantisto. En la sama jaro ŝi ricevis ĉefrolon en muzikalo. Ŝi studis lernojaron en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, poste ŝi studis en en:American Musical and Dramatic Academy. Ŝi hejmenvenis jam kun diplomo kaj ricevis ĉefrolojn en muzikaloj. Inter 2002 - 2008 ŝi ankaŭ kantis en orkestro, kie oni muzikis judajn kantojn, sed ŝi ŝatas kanti ankaŭ infankantojn. Ofte ŝi havas rolojn en Operetoteatro (Budapeŝto) kaj Teatro Madách. En 2006 ŝi establis eldonejon pri libroj kaj muzikdiskoj. Ŝi ricevis ĉefe muzikajn premiojn inter 1994-2020. Ŝi havas edzon kaj naskis en 2008 kaj 2010.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- en:Miss Saigon (1993, ĉefrolo)
- Jerry Bock: Violonisto sur la tegmento - Hódel (2003)
- Az Időmanó ünnepei - kompilaĵo pri infankantoj, ĉefrolo (2019)
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Kisváros (televizia serio, 1995) - vjetnama knabino
- Csoda Krakkóban (ĉefrolo, 2004)
- Falusi Mariann – Bíró Eszter koncert az A38 hajón (koncertfilmo, 2013)
- Az Időmanó kalandjai (koncerto pri infankantoj, 2020)