Eszter Mattioni
Eszter Mattioni | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mattioni Eszter |
Naskiĝo | 12-an de marto 1902 en Szekszárd |
Morto | 17-an de marto 1993 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Eszter Mattioni [ester], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mattioni Eszter estis hungara pentristo, mozaikisto, membro de Societo Szinyei Merse Pál (1946).
Eszter Mattioni [1] Arkivigite je 2018-02-16 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 12-an de marto 1902 en Szekszárd, ŝi mortis la 17-an de marto 1993 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]
Patro de Eszter Mattioni estis italo. Ŝi studis en Industriarta Altlernejo de Ferenc Helbing kaj Belarta Altlernejo de Gyula Rudnay. Ekde 1926 ŝi ekspoziciis (memstare ekde 1929). En la frua 1931 ŝi vojaĝis al Italio helpe de stipendio. Inter 1931 kaj 1942 ŝi apartenis al Artistkolonio (Szolnok). En 1937 en mondekspozicio de Parizo ŝi ricevis "Diplome d’Honneur". Kune kun Iván Pólya ŝi kreis teknologion pri ornamriĉa mozaiko (hungare hímeskő), kiu estas mozaiko ĉefe el marmoroj kaj aliaj skulptitaj ŝtoneroj. Ŝi ofte prezentis la hungaran popolarton en pentraĵoj. En 1939 ŝi vojaĝis al Francio kaj Svedio, en 1972 al Usono. Ŝi ricevis gravan ŝtatan premion en 1972.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1929, 1933, 1936, 1938, 1955, 1961, 1977 Budapeŝto
- 1962, 1966, 1972 Memphis (Tenesio)
- 1970 Szekszárd
- 1973 Veszprém (urbo)
- 1980 Tokio
El grupaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1926, 1928, 1931, 1942, 1947, 1955 Budapeŝto
- 1929 Szekszárd
- 1936, 1943 Szolnok
- 1937 Parizo
- 1939 Novjorko
- 1944 Berno
- 1948 Londono, Stokholmo
- 1958 Bruselo
- 1997 Kecskemét
Elektitaj pentraĵoj, mozaikoj
[redakti | redakti fonton]- altaro de Preĝejo Mario Magdaleno (Felsőörs) (1943)
- mozaiko ĉe tombo de Vilmos Apor (1948)
- Sankta Kristoforo en Primasa Baziliko de Sankta Adalberto kaj Dipatrino (1963)
- mozaikoj en Kapelo Sankta Roĥo (Budapeŝto) (1963-1972, vidu la apudan foton!)
- Aratólány en Urbodomo de Szekszárd (1952)
- Blazono de Miskolc (1954, vidu la suban foton!)
- Halak en Teatro Madách (1959)
- Fehér lányok (premiita pentraĵo)
- A szolnoki Tabán (1934)
- Aratás
- Betakarítás
- Dunakanyar
- Hídon
- Madonna
- Napozó
- Női portré
- Strandon
- Szántóföldek
- Testvérek
- Virágcsendélet
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Szekszárd
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
-
Mozaiko malantaŭ la tombo
-
Fandejo
-
Blazono de Miskolc
-
Dancantaj fraŭlinoj