Saltu al enhavo

Eta sangvisorbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eta sangvisorbo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Genro: Sangvisorbo Sanguisorba
Specio: S. minor
Sanguisorba minor
Scop.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sanguisorba minor - Muzeo de Tuluzo

La eta sangvisorbo (Sanguisorba minor) estas herbo el familio Rozacoj uzata por salato k furaĝo.[1]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Tiu planto altas 20-50 cm, ĝi havas plumformajn malsimplajn foliojn, kun 3-9 paroj de dentaj folietoj. Infloreskoj estas plimalpli sferformaj, floroj estas ruĝverdaj kun multaj stamenoj.
La eta sangvisorbo kreskas en multaj sekaj herbejoj de Eŭropo kaj Azio.

La planto enhavas multe da vitamino C: ĉirkaŭ 500 mg po 100 g da freŝa substanco.

Manĝi sangvisorbon apetetigas. Tizano el sangvisorbaj folioj, metata sur haŭto ruĝa pro tro da suno aŭ alergio, malfortigas la ruĝecon kaj doloron. Se oni trinkas la tizanon, ĝi plifortigas la leboron de la renoj kaj laŭdire helpu kontraŭ kario. Tizano el sangvisorbaj radikoj helpas kontraŭ inflamoj de la buŝa mukozo - se oni volas tian helpon, sufiĉas teni la likvaĵon en la buŝo dum kelkaj sekundoj, ne nepras trinki ĝin.

Preparo de tizano

[redakti | redakti fonton]
  • por trinkado: Verŝu unu litron da bolanta akvo sur 20 g da freŝaj folioj kaj lasu la likvaĵon dum 5 minutoj. Por havi medicinan efikon, indas trinki ĉiutage du ĝis 3 tasojn de la tizano.
  • por tenado en la buŝa kavo: Boligu 60 g da sekigataj kaj malgrandigitaj radikoj en unu litro da akvo dum malpli ol minuto. Poste lasu la tizanon dum 30 minutoj kaj poste filtru ĝin.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. PIV2, p. 1005.
Tigo kun folioj kaj infloreskoj