Saltu al enhavo

Eta turnico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eta turnico

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Turnicoformaj Turniciformes
Familio: Turnicedoj Turnicidae
Genro: Turnicoj Turnix
Specio: Eta turnico, Turnix velox
Gould 1841
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Eta turnico (Turnix velox, laŭ kiu ankaŭ Rapida turnico) estas malgranda specio de birdoj en la familio Turnicedoj. Tiu familio estas speciala en tio ke la inoj estas pli grandaj kaj pli koloraj ol maskloj (kiuj kovas kaj idozorgas) kaj estas poliandriaj. Ĝi troviĝas en preskaŭ la tuta Aŭstralio, kie ĝi estas unu el la plej oftaj turnicoj. La specio troviĝas en herbejaj habitatoj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La Eta turnico estas malgranda ruĝecbruna birdo kun fajnaj blankaj strioj en siaj supraj partoj kun blugriza beko, rozkoloraj kruroj kaj piedoj, kaj palaj okuloj. La ino estas kaj pli granda kaj pli brilkolora ol la masklo. La eta turnico estas facile distingebla el aliaj malgransaj turnicoj. Dumfluge, pro sia distingiga ruĝeca aŭ rozkoloreca supraj partoj kaj kontrastaj tonoj inter partoj de siaj flugiloj.

Kvankam surface simila al la koturnoj de la genro Coturnix, la eta turnico diferencas pro manko de malantaŭa fingro kaj gorĝosako. La inoj ankaŭ posedas unikan voĉorganon formitan de longa trakeo kaj ŝvebla bulbo en la ezofago. Tio estas uzata por produkti muĝan alvokon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]