Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj
Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | André Cherpillod | |
Eldonjaro | 2005 | |
Urbo | Roterdamo | |
Eldoninto | UEA | |
Paĝoj | 227 | |
ISBN | 92 9017 089 1 | |
Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj, mallongigite EVPN, estas etimologia vortaro aparte fokusanta pri propraj nomoj. Ĝi estis verkita de André Cherpillod kaj eldonita de UEA en 2005. Iusence ĝi kompletigas la verkaĵon Konciza Etimologia Vortaro de la sama aŭtoro, kiu aperis en unua eldono du jarojn pli frue, en 2003.
La koncepton de propra nomo la aŭtoro interpretas en plej vasta maniero: temas ne nur pri geografiaj kaj personaj nomoj, sed ankaŭ nomoj de famuloj (Dikenso, Vagnero), kaj konataj esperantistoj (Ĉe, Privat), kaj krome de dinastioj, religioj, famaj konstruaĵoj, monatoj kaj festoj, bildstriaj figuroj, planlingvoj kaj tiel plu. La sumo de ĉiuj kapvortoj estas laŭ la aŭtoro 4 313. Ili aperas en du kategorioj: formoj esperantigitaj laŭ PIV (la plej multaj) kaj kursive skribitaj neasimilitaj formoj. La ordo estas strikte alfabeta (laŭ radikoj), tamen ne centprocente: ekzemple la ĉefurboj de usonaj ŝtatoj aperas sub la nomo de la respektiva subŝtato: Houston kaj Dallas troviĝas sub Teksaso. La etimoj estas donitaj plej koncize, se iel eble en unu linio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj en la katalogo de UEA
- Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj en la retbutiko de FEL
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]- Recenzo de Ebbe Vilborg en la Revuo Esperanto
- Recenzo de Edmund Grimley Evans
- Recenzo de Alen Kris en La Ondo de Esperanto, jarkolekto 2007, №1 (147)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Konciza Etimologia Vortaro de la sama aŭtoro, unua eldono de 2003