Etimologio de nomoj de kantonoj de Okcidenta Virginio
La etimologio de nomoj de kantonoj de Okcidenta Virginio estas forte influita de la historio de tiu ĉi subŝtato. Ĝis 1863 ĝi estis parto de Virginio, unu el la 13 fondo-ŝtatoj de Usono. Ĝi nomiĝas "patrino de la prezidentoj", ĉar ok prezidentoj de Usono naskiĝis en ĝi.
Post kiam Virginio en 1861 apartiĝis de la usona unio kaj aliĝis al la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko la okcidenta parto disiĝis kaj ricevis permeson resti ĉe la norda unio.
Rezulte de ĉio ĉi multaj kantonoj portas la nomojn de prezidentoj, aliaj politikistoj aŭ herooj de la Usona Enlanda Milito. Ĉar la plimulto de la kantonoj ekestis antaŭ la disiĝo, oni kutime ne distingas inter virginiaj kaj okcident-virginiaj famuloj tiutempaj. Jes ja oni distingas inter la nordaj kaj sudaj herooj de la Usona Enlanda Milito, donante preferon al la unuaj, je kies flanko estis Okcidenta Virginio.
B[redakti | redakti fonton]
- Kantono Barbour: nomita laŭ la virinia juĝisto Philip Pendleton Barbour.
- Kantono Berkeley: nomita laŭ Norborne Berkeley (Baron de Botetourt), kolonia guberniestro de Virginio.
- Kantono Boone: nomita laŭ konker-pioniro Daniel Boone.
- Kantono Braxton: nomita laŭ patro-fondinto Carter Braxton.
- Kantono Brooke: nomita laŭ la virginia subŝtatestro Robert Brooke.
C[redakti | redakti fonton]
- Kantono Cabell: nomita laŭ la virginia subŝtatestro William H. Cabell.
- Kantono Calhoun: nomita laŭ la usona politikisto John C. Calhoun.
- Kantono Clay: nomita laŭ la usona politikisto Henry Clay.
D[redakti | redakti fonton]
- Kantono Doddridge: nomita laŭ la virginia politikisto Philip Doddridge.
F[redakti | redakti fonton]
- Kantono Fayette: nomita laŭ Markizo de la Fayette, kontribuinto al la Usona Revolucio.
G[redakti | redakti fonton]
- Kantono Gilmer: nomita laŭ la virginia subŝtatestro kaj usona mar-armea ministro Thomas Walker Gilmer.
- Kantono Grant: nomita laŭ la usona prezidento Ulysses S. Grant.
- Kantono Greenbrier: nomita laŭ rivero Greenbrier.
H[redakti | redakti fonton]
- Kantono Hampshire: nomita laŭ la angla kantono Hampshire.
- Kantono Hancock: nomita laŭ patro-fondinto John Hancock, unua subskribinto de la Usona Deklaro de Sendependeco.
- Kantono Hardy: nomita laŭ Samuel Hardy, virginia juristo kaj politikisto.
- Kantono Harrison: nomita laŭ Benjamin Harrison V, unu el la gvidantoj de la Usona Revolucio.
J[redakti | redakti fonton]
- Kantono Jackson: nomita laŭ la usona prezidento Andrew Jackson.
- Kantono Jefferson: nomita laŭ la usona prezidento Thomas Jefferson.
K[redakti | redakti fonton]
- Kantono Kanawha: nomita laŭ rivero Kanawha.
L[redakti | redakti fonton]
- Kantono Lewis: nomita laŭ soldato Charles Lewis, kiu mortis en la Usona Enlanda Milito en 1774.
- Kantono Lincoln: nomita laŭ la usona prezidento Abraham Lincoln.
- Kantono Logan: nomita laŭ la indiana ĉefo Logan.
M[redakti | redakti fonton]
- Kantono Marion: nomita laŭ Francis Marion, gerilestro de la Usona Enlanda Milito, nomata ankaŭ "marĉa vulpo" (Swamp Fox).
- Kantono Marshall: nomita laŭ la usona ĉefjuĝisto John Marshall.
- Kantono Mason: nomita laŭ patro-fondinto George Mason
- Kantono McDowell: nomita laŭ la virginia guberniestro James McDowell.
- Kantono Mercer: nomita laŭ Hugh Mercer, generalo dum la Usona Enlanda Milito.
- Kantono Mineral: nomita laŭ la mineralaj resursoj tie troveblaj.
- Kantono Mingo: nomita laŭ la indiana tribo Mingo.
- Kantono Monongalia: nomita laŭ rivero Monongahela.
- Kantono Monroe: nomita laŭ la usona prezidento James Monroe.
- Kantono Morgan: nomita laŭ Daniel Morgan, generalo de la Usona Enlanda Milito.
N[redakti | redakti fonton]
- Kantono Nicholas: nomita laŭ la virginia subŝtatestro Wilson Cary Nicholas.
O[redakti | redakti fonton]
- Kantono Ohio: nomita laŭ rivero Ohio (rivero).
P[redakti | redakti fonton]
- Kantono Pendleton: nomita laŭ la virginia juĝisto Edmund Pendleton.
- Kantono Pleasants: nomita laŭ la virginia subŝtatestro kaj usona senatano James Pleasants
- Kantono Pocahontas: nomita laŭ Pokahontas, indiana ĉefidino.
- Kantono Preston: nomita laŭ la virginia subŝtatestro James Patton Preston.
- Kantono Putnam: nomita laŭ Israel Putnam, generalo de la Usona Revolucio.
R[redakti | redakti fonton]
- Kantono Raleigh: nomita laŭ la angla poeto kaj esploristo Walter Raleigh.
- Kantono Randolph: nomita laŭ la virginia subŝtatestro kaj usona ministro pri justico Edmund Jennings Randolph.
- Kantono Ritchie: nomita laŭ la virginia ĵurnalisto Thomas Ritchie.
- Kantono Roane: nomita laŭ la virginia juĝisto Spencer Roane.
S[redakti | redakti fonton]
- Kantono Summers: nomita laŭ la virginia juristo George W. Summers.
T[redakti | redakti fonton]
- Kantono Taylor: nomita laŭ John Taylor, virginia politikisto kaj verkisto.
- Kantono Tucker: nomita laŭ la virginia juĝisto Henry St. George Tucker.
- Kantono Tyler: nomita laŭ la usona prezidento John Tyler.
U[redakti | redakti fonton]
- Kantono Upshur: nomita laŭ la usona registara sekretario Abel Parker Upshur.
W[redakti | redakti fonton]
- Kantono Wayne: nomita laŭ generalo Anthony Wayne.
- Kantono Webster: nomita laŭ la usona politikisto Daniel Webster.
- Kantono Wetzel: nomita laŭ la konker-pioniro Lewis Wetzel.
- Kantono Wirt: nomita laŭ la usona ministro pri justico William Wirt.
- Kantono Wood: nomita laŭ la virginia subŝtatestro James Wood.
- Kantono Wyoming: Wyoming estas delavara vorto, kiu signifas "vasta ebenaĵo". Laŭ ĝi estas nomita ankaŭ la subŝtato Vajomingo.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Origins of West Virginia Place Names (deveno de okcident-virginiaj loknomoj)