Saltu al enhavo

Etruria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etruria
Historia-geografia regiono
teritorio [+]

LandoItalio
- koordinatoj42° 13′ 40″ N, 11° 50′ 20″ O (mapo)42.22787111.838912Koordinatoj: 42° 13′ 40″ N, 11° 50′ 20″ O (mapo)


Etruria (Italio)
Etruria (Italio)
DEC

Map
Etruria
Vikimedia Komunejo:  Etruria [+]
vdr
La areo de la Etruska civilizacio.

Etrurio, aŭ en la latina Etruria, ofte nomita en la grekaj kaj latinaj fontaj tekstoj kiel Tyrrhenia, do Tirenio, estis regiono de Centra Italio, en areo kiu kovris parton de kio estas nun Toskanio, Latio kaj Umbrio.

Etruska Etrurio

[redakti | redakti fonton]

Romo, bufrita de Etrurio nur pere de la areo Silva Ciminia, nome la Ciminia Arbaro, estis influita forte de la etruskoj. Serio de etruskaj reĝoj reĝis ĉe Romo ĝis 509 a.K. kiam la lasta etruska reĝo, nome Lucio Tarkvinio Superba, estis ekzilita kaj la Romia Respubliko estis establita. La etruskoj ŝajne estas respondecaj pri la arkitekturo de Antikva Romo kaj pri ritaj praktikoj; estis sub la etruskaj reĝoj kiam gravaj konstruaĵoj kiel la Kapitolo, Maksima Kloako kaj Tra Sacra estis realigitaj.[1]

La etruska civilizacio respondecis ankaŭ pri multe de la greka kulturo importita en frua epoko de la Respublika Romio, kiel la dek du Olimpaj dioj, pri la kultivado de olivarboj kaj de vitoj, la latina alfabeto (adaptita de la greka alfabeto) kaj arkitekturo kiel la arkoj, kloakoj kaj drenadaj sistemoj.

Romia Etrurio

[redakti | redakti fonton]

Sub la Aŭgusta organizo de Italio, Etruria estis la nomo de regiono (Regio VII), kies landlimoj estis la Tibero, la Tirena Maro, la Apuaj Alpoj kaj la Apeninoj.

Latinaj kaj italaj nomoj en Etrurio estas jenaj:

Estis periodo inter 600 a.K. kaj 500 a.K., kiam 12 etruskaj urbo-statoj formis malstreĉan konfederacion, konita kiel la Etruska Ligo. La etruska estis la oficiala lingvo por renkontiĝoj. Kiam Etrurio estis konkerita de la Roma Respubliko, la latina fariĝis la oficiala lingvo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Cary, M.; Scullard, H. H., A History of Rome, paĝo 28, 3-a eldono 1979.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]