Buntaj barbuloj
Aspekto
(Alidirektita el Eubucco)
Buntaj barbuloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝkapa barbulo (Eubucco bourcierii)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Buntaj barbuloj (Eubucco) estas genro de brilkoloraj birdoj el familio de Sudamerikaj barbuloj (Capitonidae). Ili vivas en pluvarbaroj de Sudameriko kaj Centra Ameriko, kaj ĉiuj specioj havas prekaŭ pure alopatriajn aŭ parapatriajn arealojn. Specioj de Eubucco estas iom pli malgrandaj ol tiuj de Capito. Ili ĉiuj estas sekse duformaj, kun grandaj flavecaj bekoj, verdaj dorsoj, flavecaj brustoj kaj helkoloraj ventroj. Iĉoj de ĉiuj specioj havas iun ruĝan nuancon ĉe la kapo. Ili furaĝas sole aŭ popare; plejparto de iliaj dietoj konsistas je fruktoj, sed ili ankaŭ volonte manĝas artropodojn.
Specioj
[redakti | redakti fonton]Bildo | Scienca nomo | Kutima nomo | Arealo |
---|---|---|---|
Iĉo Ino
|
Eubucco bourcierii (Lafresnaye, 1845) | Ruĝkapa barbulo | Kostariko, Panamo, Andaj partoj de uesta Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro kaj norda Peruo |
Eubucco richardsoni (Gray, 1846) | Citrongorĝa barbulo | centra kaj suda Kolombio, eosta Ekvadoro, norda Peruo kaj ekstrema norduesto de Brazilo | |
Eubucco tucinkae (Seilern, 1913) | Ruĝkapuĉa barbulo | suduesta Amazonio en sudeosta Peruo, norduesta Bolivio kaj uesta Brazilo | |
Eubucco versicolor (Statius Müller, 1776) | Plurkolora barbulo | Peruo kaj Bolivio |
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Schulenberg, T., D. Stotz, D. Lane, J. O'Neill, & T. Parker III. (2007). Birds of Peru. Christopher Helm Publishers. (ISBN 978-0-7136-8673-9)