Saltu al enhavo

Ruĝkapa barbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkapa barbulo
Iĉo de ruĝkapa barbulo
Iĉo de ruĝkapa barbulo
Ino de ruĝkapa barbulo
Ino de ruĝkapa barbulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Sudamerikaj barbuloj Capitonidae
Genro: Buntaj barbuloj Eubucco
Specio: E. bourcierii
Eubucco bourcierii
(Lafresnaye, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ruĝkapa barbulo (Eubucco bourcierii) estas specio de birdoj de la familio de Sudamerikaj barbuloj (Capitonidae). Ĝi renkonteblas en Kostariko, Gujano, Panamo, Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo.[2]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ Internacia Ornitologia Komitato la ruĝkapa barbulo havas ses subspeciojn:[2]

  • Eubucco bourcierii salvini Shelley, 1891
  • Eubucco bourcierii anomalus Griscom, 1929
  • Eubucco bourcierii occidentalis Chapman, 1914
  • Eubucco bourcierii bourcierii Lafresnaye, 1845
  • Eubucco bourcierii aequatorialis Salvadori & Festa, 1900
  • Eubucco bourcierii orientalis Chapman, 1914

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ĉe ĉiuj subspecioj de ruĝkapa barbulo krom E. b. occidentalis iĉoj pezas 30–41 g kaj inoj 31–38 g. E. b. occidentalis estas rimarkeble pli granda, ĝiaj iĉoj estas 37.8–45.1 g pezaj kaj inoj 37.8–43.7 g.

Krom la pezo, la specio havas notindan seksan duformismon je kolorigo. La iĉo havas ruĝan kapon kaj vizaĝon, de kie la ruĝo daŭrigas al supra brusto, formante siaspecan "barbon". Tia ĉi "barbo" estas trajto de iĉoj de multaj parencaj birdoj, kaj ĝuste ĝi donis la kutimajn nomojn kaj al la genro, kaj al la familio. Malsupra brusto de la iĉo estas de oranĝkolora ĝis flava, kaj la ventro blanka kun pli aŭ malpli prononcaj olivkoloraj strioj. Ĉe la nuko de la iĉo brile blanka kolumo apartigas la ruĝan kapon de la verda dorso.

La ino estas multe malpli brilkolora. Ŝia krono kaj nuko estas de verdece oranĝkoloraj ĝis hele verdaj, gorĝo grizece flava kun malpure oranĝeca bendo sub ĝi, malsupra brusto flavece olivkolora, kaj la ventro solidkolore blanka. Ŝi havas nigran maskon ĉirkaŭ la beko kaj la okuloj kaj blankajn aŭ tre hele bluajn vangojn.

Ĉe ambaŭ seksoj la supraj partoj de la plumaro estas olivkoloraj, pli grizecaj ĉe la flugiloj. La beko estas flava, la kruroj grizecaj, kaj la okuloj grenatkoloraj. Nuancoj de kolorigo de ambaŭ seksoj iom varias de subspecio al subspecio.[3]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La specio troviĝas en Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Panamo, Peruo kaj Venezuelo. Ĝia natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj eksarbaroj. Ĝi preferas praarbarojn kaj apudajn sekundarajn arbarojn sur altecoj de 400 ĝis 2400 m super marnivelo, kaj la preferataj altecoj ege varias de regiono al regiono.[3]

Arealoj de la subspecioj estas jenaj:[3]

  • E. b. salviniKostariko kaj uesta Panamo
  • E. b. anomalus — eosta Panamo kaj apudaj partoj de norduesta Kolombio
  • E. b. occidentalis — ambaŭ deklinoj de Kolombiaj uestaj Andoj
  • E. b. bourcierii — Andaj partoj de uesta Venezuelo, eosta deklino de Kolombiaj centraj Andoj kaj ambaŭ deklinoj de Kolombiaj eostaj Andoj
  • E. b. aequatorialis — ĉeoceanaj montaroj kaj uesta deklino de Andoj en Ekvadoro
  • E. b. orientalis — eosta deklino de Andoj en Ekvadoro kaj nordaj montaj partoj de Peruo

Dieto de ruĝkapa barbulo ne estas detale pristudita, sed oni scias ke ĝi enhavas grandan kvanton de artropodoj, aparte larvojn kaj plenkreskajn insektojn, kaj ankaŭ fruktojn kaj berojn. Ili vizitas birdomanĝejojn kaj tie volonte manĝas bananojn.[3]

Reproduktiĝo

[redakti | redakti fonton]

Pri reprodukta fenologio de ruĝkapa barbeto ankaŭ ne multas fontoj. Samkiel aliaj Sudamerikaj barbuloj, ili nestas en arbotruoj, kiujn ili elfosas en arbotrunkoj (kaj iam ankaŭ en lignaj fostoj). La ovaro enhavas inter 2 kaj 5 ovojn. Dum nokto kovas nur ino, sed tage la iĉo de tempo al tempo anstataŭigas ŝin.[3]

La kanto de ruĝkapa barbulo estas priskribata kiel "laŭta, ventreca trilo iom simila al tiu de rano: krrrrrrrrrrr".[4] Iuj vokoj similas al "gruntoj kaj ronkoj".[5][3]

Konserva statuso

[redakti | redakti fonton]

Kvankam onikrede la populacioj de ruĝkapaj barbuloj malkreskas, la rapido de malkresko ankoraŭ estas ne tia ke ĝi kaŭzu zorgon.[3] Por nun IUCN listas la specion malplej zorgiga.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 BirdLife International (2020). “Eubucco bourcierii”, IUCN Red List of Threatened Species 2020, p. e.T22681939A163577632. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22681939A163577632.en. Alirita 14 September 2023.. 
  2. 2,0 2,1 IOC World Bird List (v 11.1) (January 2021). Alirita January 14, 2021 .
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Foote, D. (2020). Red-headed Barbet (Eubucco bourcierii), version 1.0. In Birds of the World (T. S. Schulenberg, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. https://doi.org/10.2173/bow.rehbar1.01 retrieved May 26, 2021
  4. Kanto de ruĝkapa barbulo ĉe xeno-vanto.org
  5. Vokoj de ruĝkapa barbulo ĉe xeno-vanto.org