Frédéric de Lafresnaye
Frédéric de Lafresnaye | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Frédéric de Lafresnaye | |||||
Naskiĝo | 24-an de julio 1783 en Falaise | ||||
Morto | 14-an de julio 1861 (77-jaraĝa) en Falaise | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Christian André de La Fresnaye (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ornitologo entomologo vd | ||||
Laborkampo | Ornitologio kaj entomologio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Barono Nöel Frédéric Armand André de LAFRESNAYE (24a de Julio 1783 - 14a de Julio 1861) estis franca ornitologo kaj kolektisto.
Lafresnaye naskiĝis en aristokrata familio en la Kastelo de La Fresnaye en Falaise, Normandio. Li tuj interesiĝis en natura historio, partikulare en entomologio. Sed post akiri kolekton de eŭropaj birdoj, li turnis sian atenton al ornitologio.
Lafresnaye priskribis science nombrajn novajn birdospeciojn, kelkaj kun Alcide d'Orbigny. Li akumulis kolekton de ĉirkaŭ 8000 birdofeloj en sia hejmo. Post lia morto, la kolekto estis aĉetita de la usona kolektisto Henry Bryant kaj poste donacita al la Bostona Naturhistoria Societo.[1] Ĝi estis poste transigita al la Muzeo de Kompara Zoologio, ĉe la Harvard Universitato en Kembriĝo, Masaĉuseco, en 1914.
La Lafresneja pikumno (Picumnus lafresnayi),[2] la Lafresneja ksiforinko (Xiphorhynchus guttatus guttatoides) la Lafresnea kabalo aŭ Novkaledonia ralo (Cabalus lafresnayanus) kaj la Lafresneja ksenopirostro (Xenopirostris xenopirostris) estas birdospecioj kiuj estis nomitaj liahonore.
Kelkaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Contributions à l'ornithologie, 1832
- Catalogue des oiseaux de la collection de feu Mr. le bon. de Lafresnaye de Falaise, 1833
- Essai d'une nouvelle manière de grouper les genres et les espèces de l'ordre des passereaux (Passeres L.) d'après leurs rapports de moeurs et d'habitation, 1838 [3]
- Monographie du genre Dendrocolaptes, 1849
- Sur quelques espèces d'oiseaux nouveaux ou peu connus du Chili et de la Colombie, 1855.[4]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Eponym Dictionary of Mammals by Bo Beolens, Michael Watkins Biography of Dr. Henry Bryant
- ↑ Glossário Brasileiro de Birdwatching (inglês-português-inglês) de Fernando Costa Straube
- ↑ OCLC Classify
- ↑ WorldCat Search