Saltu al enhavo

Eugen Kozak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugen Kozak
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1857 (1857-12-21)
en Sloboda-Banyliv
Morto 5-an de septembro 1933 (1933-09-05) (75-jaraĝa)
en Ĉernivco
Lingvoj germanaukrainarumana
Ŝtataneco Cislajtio
Rumanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ĉernivca Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filologo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Eugen KOZAK (ukraine Євген Оксентійович Козак; naskiĝinta la 21-an de decembro 1857 en Slobozia Bănilei, Ĉernivca provinco, mortinta la 5-an de septembro 1933 en Ĉernivco)[1] estis aŭstra-rumania eklezislavisto kaj regionhistoriisto.

Post frekvento de la ĉernivca lernejo k.k. I. Staatsgymnasium Czernowitz[2] li studis ĉe Ĉernivca Universitato filozofion kaj ortodoksan teologion. Pluklerigon pri slavistiko kaj hindeŭropaj studoj li ĝuis ĉe la Universitato de Vieno. Tie li doktoriĝis en la 18.12.1891 defendinte sian disertaĵon Der Czernowitzer Sbornik vom Jahre 1359.[3] Ekde 1892 Silvestru Morariu Andrievici klopodis starigi katedron pri la slavono sur la Francisko-Jozefo-universitato. Fakte en 1899 ricevis eksterordan profesorecon tie Eugen Kozak.[4] Prelegoj kaj ekzamenoj fariĝis en la lingvoj rutena kaj rumana, la oficialaj lingvoj de la grek-ortodoksa Diocezo Bukovino kaj Dalmatio. Iĝinte en 1905 katedrestro li rektoris en 1907/08. En sia ekdeĵorparolado de la 9.12.1907 li tute dediĉis sin al la graveco de la eklezislava lingvaro, teme Die Bedeutung des Kirchenslavischen in theoretischer und praktischer Beziehung. Krome li elektitis deputito por rutenoj en 1911 en la landan parlamenton.[5] Post rumaniiĝo de Bukovino Kozak ne plu rajtis ani al la senato ĉernivca.

  • Die Inschriften aus der Bukowina; epigraphische Beiträge zur Quellenkunde der Landes- und Kirchengeschichte. T. 1, Steininschriften mit 27 Textillustrationen. Wien 1903.
  • kun V. Jagić: Die biblisch-apokryphe Literatur bei den Slaven.
  • Die älteste Urkunde des Klosters Putna. Wien 1904.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]