Evža Faulhaber-Čiškovská
Evža Faulhaber-Čiškovská | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1885 en Prago |
Morto | 7-an de majo 1961 (75-jaraĝa) en Hilversum |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando Ĉeĥoslovakio |
Familio | |
Edz(in)o | Frits Faulhaber (1926–1961) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto tradukisto |
Eugenie Marie FAULHABER-ČIŠKOVSKÁ (simple: Evža FAULHABER-ČIŠKOVSKÁ aŭ Evža ČIŠKOVSKÁ antaŭ ol edziĝo; naskiĝis 19-an de novembro 1885 en Prago) estis ĉeĥa-nederlanda esperantisto kaj libertempe tradukisto.[1] Ŝi estis la filino de Maurits Čiškovský kaj Kristina Reif.[2] Čiškovská edziĝis la 2-an de septembro 1926 kun Frits Faulhaber kaj estis estrarano de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE) en la fruaj 1930-aj jaroj.[3]
Faulhaber kaj Čiškovská renkontis en kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda iam inter 1921 kaj 1925. Kiel Faulhaber-Čiškovská, ŝi estis estrarano de FLE kaj inter 1936 kaj 1940 redaktinto de la FLE-infanrevuo La Vojo.[4] En 1933 ŝi verkis nederlandlingvan artikolon pri la Esperanto-ekspozicioj de FLE, kiujn ŝi organizis. Inter 1941 kaj 1946 ŝi tradukis du librojn el la ĉeĥa al la nederlanda lingvo.
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Baar, Jindřich Šimon; Frits Faulhaber kaj Evža Faulhaber-Čiškovská. (1946) Jan Cimbura: een Zuid-Tsjechische idylle (nederlande). Bussum: Kroonder.
- Čapek, Karel; Gijsbert Johannes Degenkamp kaj Evža Faulhaber-Čiškovská. (1948) Skizoj pri Nederlando (esperante). Amsterdam: Libroservo F. L. E..
- Křelina, F.; Frits Faulhaber kaj Evža Faulhaber-Čiškovská. (1941) Magere jaren (nederlande). Amsterdam: Kroonder.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Faulhaber, F.A.F. (nederlande) (PDF). Archief van het Bevolkingsregister: gezinskaarten. Gemeente Archief Amsterdam. Alirita 2018-04-21 .[rompita ligilo]
- ↑ BS Huwelijk met Frederik Antonius Franciscus Faulhaber. Noord-Hollands Archief (1926-09-02). Alirita 2018-04-21 .
- ↑ Faulhaber-Čiškovská, E. (1933) “Onze Tentoonstellingen”, G. P. de Bruin kaj Jac. van Wijngaarden: Jubileumboek 1911-1936: uitgegeven ter gelegenheid van het 25-jarig bestaan der Federatie van Arbeiders-Esperantisten in het gebied van de Nederlandse Taal (nederlande). Amsterdam: Federacio de Laboristaj Esperantistoj, p. 70–75.
- ↑ Ans Bakker-ten Hagen; Dik Nas (2016). “FAULHABER, Frederik Antonius Franciscus”, BWSA online (nl).