Saltu al enhavo

Evangelia-luterana preĝejo de Goldisthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
50.52019211.004351
kirko je Goldisthal

La Evangelia-luterana preĝejo Goldisthal troviĝas en Goldisthal, Germanujo.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Dum 1891/92 filia kirko de la paroĥo Scheibe konstruiĝis laŭ planoj de duka ĉefarkitekto Rudolph Brecht. La novgotika halokirko estiĝis ĉerande de la Rotseifenbach-valo, en geografie impresa situo. Ardeza multo estas surfasade, kiu dividiĝas per enen ŝovita, multangula apsido per po tri ogivarkaj fenestroj. Selotegmento kun firstotureto supre de la uesta enirejo formas la supran finiĝon.

Supre de la interno etendiĝas aperta trabaro kun truso. Ĉe tri flankoj videblas unuetaĝa galerio. Kontraŭe al la altaro (meze enĥoreje), la predikejo kaj la baptujo novgotikaj estas la resto elfarita laŭ patrujprotekta arkitekturo. La orgeno sur la okcidenta galerio estis konstruita en 1892 fare de Adam Eifert el Stadtilm. La bronzan sonorilon en la firstotureto muldis en 1885 firmao Ulrich el Apolda.

Puto apudkirka[redakti | redakti fonton]

Antaŭkirke estas puto kun figuro kiu enmane havas dukaton kun diametro de 23 cm nome Goldisthaler Ausbeutedukaten el la jaro 1737. Temas pri relikto el la orserĉada komenco ĉi-loke. Malantaŭe legablas latine Deo propitio primitiae auri Schwartzburgici Goldsthalii producti (la unua oro trovita je Goldisthal kun Dia providenco), antaŭe estas blazono de la dukoj de Schwarzburg.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Schwämmlein: Kulturdenkmale in Thüringen. Landkreis Sonneberg, E. Reinhold Verlag Altenburg 2005, ISBN 3-937940-09-X, p. 243

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Kirche und Brunnenfigur" - ĉe: Haus der Natur Goldisthal (kun fotoj)