Evangelia preĝejo de Kristo (Ostrava)
Evangelia preĝejo de Kristo | ||
---|---|---|
Historia vido al la preĝejo
| ||
kristana preĝejo • plurkonfesia preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Ĉeĥio | |
Municipo | Ostrava, Moravia Ostrava | |
Geografia situo | 49° 50′ 21″ N, 18° 17′ 14″ O (mapo)49.839138678818.2871298126Koordinatoj: 49° 50′ 21″ N, 18° 17′ 14″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | Evangelia eklezio de Ĉeĥaj fratoj, Evangelia eklezio en Silesia | |
Dato de konsekro | 1-an de novembro 1907 | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | nederlanda renesanco | |
Konstruado | 1905–1907 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | ruĝaj brikoj | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Evangelia preĝejo de Kristo en Moravia Ostrava estas preĝejo konstruita en la jaroj 1905-1907 en stilo de nederlanda renesanco. La konstruaĵo, nomata ankaŭ Ruĝa preĝejo,[1] apartenas inter signifaj ostravaj memorigaĵoj. La 3-an de majo 1958 ĝi estis envicigita en centran liston de kulturaj memorigaĵoj de Ĉeĥio
Historio
[redakti | redakti fonton]En aŭgusto de 1904 skribis evangelia eklezio arkitekturan konkurson por projekto de nova preĝejo. La konstruaĵo devis anstataŭigi netaŭgan tombejan kapelon, kiu jam ne plu sufiĉis al rapide kreskanta moraviasilezia protestanta komunumo. Pri la partopreno en la konkurso estis granda intereso kaj kunvenis cent proponoj de la nova sanktejo, kiuj estis en novembro de 1904 ekspoziciitaj en ostrava evangelia paroĥejo. Fine estis elektita projekto de vienaj arkitektoj Karl Troll kaj Ludwig Faigl, fare de la komisiono taksita per la dua prezo. En julio de 1905 ĝi estis preta kaj konstruita modelo de la preĝejo kaj en oktobro estis metita fundamenta ŝtono.
La komencojn akompanis problemoj kun fondo de la konstruado. Ĉar subaj tavoloj de teraĵo sur konstruloko estis tre ŝlimiĝinta, estis decidite pri ties firmigo helpe de naŭ cent lignaj palisoj. Malgraŭ tio la konstruaĵo, origine planita por tri jaroj, estis finita jam post du jaroj. La sumaj kostoj por la konstruaĵo kaj ekipaĵo atingis 300 000 kronojn. Solena konsekro poste okazis la 1-an de novembro 1907.
Ĝis fino de la dua mondmilito la preĝejo apartenis al germana evangelia eklezio, sed kiu estis fare de ĉeĥoslovakaj oficoj proklamita kiel kunlaboranta kaj ties posedaĵo estis laŭ dekretoj de Beneš konfiskita. En la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento la ŝtato transdonis la preĝejon kaj la paroĥejon en uzadon de Ĉeĥfrata evangelia eklezio kaj silezia evangelia eklezio. Ekde la jaro 1997 tiuj ĉi eklezioj klopodis transgvidi la preĝejon kaj la paroĥejon en sian proprumadon.
En marto de 2009 ĉeĥa ministerio de kulturo konfirmis decidon de Oficejo por reprezentado de ŝtato en aferoj posedaĵaj, kiu senpage transgvidis la preĝejon al paroĥaj ensembloj de Evangelia eklezio de Ĉeĥaj fratoj kaj al Silezia evangelia eklezio de aŭgsbura kredo. La transgvidon dum longaj jaroj komplikis fakto, ke ne temis pri restituado, sed transgvido de posedaĵo al eklezioj. La neklarigitaj posedaĵrilatoj tiel malhelpis en investoj en riparo de la preĝejo. Laŭ supozoj la renovigo de la fasado postulos 10 milionojn da kronoj. Ankaŭ en kolonoj kaj planko aperas breĉoj.[1]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo mem estas konstruita en stilo de nederlanda renesanco. Temas pri ununava konstruaĵo el ruĝaj brikoj kun kvadrata turo lokigita asimetrie en la enirejan fasadon.
Interno
[redakti | redakti fonton]Dominaĵo de la interno estas marmora altaro kun ses kandelingoj kaj granda kverka kruco. En absido troviĝas kvar pentritaj fenestroj. Predikejo estas same kiel la kruco el kverka ligno, dum baptujo el marmoro harmonias kun la altaro. La plafono konsistas el lignaj kazedoj, dank' al kio la preĝejo havas eminentan akustikon.
En la turo troviĝas tri ŝtalaj sonoriloj mulditaj en Bochum. La malplej granda nomiĝas Laboro kaj estas sur ĝi gravurita skribaĵo Mi devas labori, ĝis kiam estas tago. Sur la meza Luther estas skribita Burgo firmega estas Dio nia, kio estas vortoj de la evangelia himno. la plej granda sonorilo pezas 1580 kg kaj ĝi nomiĝas Savinto. Krom la sonoriloj sur la turo estas funkcia horloĝo kun porcelana ciferplato.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Jindřich Vybíral, Zrození velkoměsta, Vydavatelství ERA, 2003, ISBN 80-86517-94-2
- Moraviasilezia preĝejoj, Moravskoslezský deník, 11.10.2007
- Evangelia preĝejo de Krista havas cent jarojn, ĝi bezonas ripari, Moravskoslezský deník, 01.11.2007
- Cent jaroj de Evangelia preĝejo de Kristo, artikolo sur paĝoj de la urboparto, 06.11.2007
- Eklezioj volas de ŝtato Evangelian preĝejon de Kristo, Moravskoslezský deník, 14.11.2007
- La eklezio ĝisatendis. Evangelia preĝejo de Kristo estas jam ĝia, Moravskoslezský deník, 31.03.2009
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Artikolo pri ostravaj evangeliaj preĝejoj sur paĝoj de Arkivejo de urbo Ostrava[rompita ligilo]
- Evangelia preĝejo – la bela konstruaĵo, kiun ni ne perceptas Arkivigite je 2008-09-12 per la retarkivo Wayback Machine