Eventa Servo
Aspekto
Eventa Servo | |
---|---|
retejo | |
Priskribo | Retejo por registri kaj diskonigi esperantajn eventojn |
Retadreso | https://eventaservo.org/ |
Lingvo(j) | Esperanto |
Posedanto | UEA |
Fondiĝo | 2017 |
Stato | aktiva |
Eventa Servo estas retejo en kiu oni povas registri esperantajn eventojn. Ĝi listigas kaj ebligas diskonigadon de esperantaj eventoj tutmonde. Oni povas en ĝi priskribi eventojn, aldoni fotojn kaj aldoni alispecajn dokumentojn.
La programkodo estas libere eldonita laŭ la permesilo AGPLv3+.
La kreinto (Fernando Ŝajani) donacis la sistemon al Universala Esperanto-Asocio. La 15-an de Aprilo 2019, UEA oficialigis la sistemon kiel sian per la Gazetara Komuniko n-796.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Universala Esperanto-Asocio (2019-04-15). Eventa Servo fariĝas nova servo de UEA. Universala Esperanto-Asocio. Alirita 2021-02-02 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Fernando Ŝajani, Eventa Servo – La nova sistemo por diskonigi Esperantajn eventojn, Kontakto, n-ro 288 (2018:6), p. 21
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Eventa Servo – La nova sistemo por diskonigi Esperantajn eventojn Artikolo de Fernando Ŝajani kiu aperis en Kontakto 6-2018.
- Ĉu viaj eventoj estas diskonigindaj? Artikolo de Yves Nevelsteen kiu aperis en la februara numero de 2020 de Revuo Esperanto.
- Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020 Gazetara komuniko de UEA kiu plurfoje mencias Eventan Servon.
- Eventa Servo helpas trovi retajn renkontiĝojn Intervjuo kun Yves Nevelsteen kiu aperis en Libera Folio en aprilo 2020.
- Prelego de Yves Nevelsteen pri Eventa Servo por la Virtuala Kongreso de Esperanto 2020-08
- Prelego de Fernando Ŝajani pri Eventa Servo por virtuala Zoom-kunveno de la klubo La Verda Stelo 2020-12-11