Evil Under the Sun
Evil Under the Sun | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Evil Under the Sun |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 30 sep. 1982, 1982, 5 mar. 1982, 22 mar. 1982, 23 mar. 1982 |
Ĝenro | krimfilmo, drama filmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Christopher Challis |
Reĝisoro(j) | Guy Hamilton |
Produktisto(j) | Richard M. Goodwin • John Knatchbull, 7th Baron Brabourne |
Scenaro | Anthony Shaffer |
Filmita en | Calvià |
Loko de rakonto | Adriatiko |
Muziko de | Cole Porter |
Rolantoj | Peter Ustinov • James Mason • Maggie Smith • Nicholas Clay • Jane Birkin • Colin Blakely • Sylvia Miles • Denis Quilley • Roddy McDowall • Diana Rigg • Barbara Hicks • Richard Vernon |
Produktinta firmao | EMI Films |
IMDb | |
Evil Under the Sun (Malbono subsuna) estas brita mistera drama filmo de 1982 bazita sur la samnoma romano de Agatha Christie de 1941, reĝisorita de Guy Hamilton. La filma protagonisto estas la belga detektivo Hercule Poirot, ludita de Peter Ustinov por la dua fojo post Death on the Nile, plus stelula aktoraro inter kiuj elstaras Maggie Smith, Jane Birkin, Colin Blakely, Nicholas Clay, James Mason, Roddy McDowall, Sylvia Miles, Denis Quilley, kaj Diana Rigg inter aliaj.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La detektivo Hercule Poirot veturas feritempe al luksa hotelo sur insulo ĉe la marbordo de Albanio por sekvi fama aktorino supozeble ŝtelinta diamanton. Sed la aktorino estas trovita murdita sur strando de la insulo. Poirot devas tiukadre trovi kaj la murdiston kaj la diamanton. Nura problemo: ĉiuj aliaj klientoj de la hotelo havantaj tialon por deziri la murdon de tiu aktorino, havas ankaŭ alibion; Poirot klopodas trovi tiun kiu sukcesis fabriki falsan alibion.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Peter Ustinov kiel Hercule Poirot
- Maggie Smith kiel Daphne Castle, posedantino de la luksa hotelo kie okazas la agado.
- Colin Blakely kiel Sir Horace Blatt, riĉa industriisto kiu estis engaĝiĝinta kun Arlena.
- Diana Rigg kiel Arlena Stuart, aktorino, malŝatata kaj enviita.
- Dennis Quilley kiel Kenneth Marshall, la nova edzo de Arlena.
- Emily Hone kiel Linda Marshall, adoleska duonfilino de Kenneth Marshall kiun Arlena malestimas.
- Roddy McDowall kiel Rex Brewster, ĵurnalisto kaj teatra kritikisto kiu verkas la biografion de Arlena.
- James Mason kiel Odell Gardener, teatra produktoro kaj posedanto de teatro kie Arlena ludis ĝis sia subita foriro.
- Silvia Miles kiel Myra Gardener, teatra produktoro kaj edzino de Odell Gardener.
- Nicholas Clay kiel Patrick Redfern, bela juna ĝigolo kun kiu Arlena havas amaferon.
- Jane Birkin kiel Christine Redfern, edzino de Patrick Redfern.