Saltu al enhavo

Félix Régnault

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Félix Régnault
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1847 (1847-10-29)
en Tuluzo
Morto 29-an de marto 1908 (1908-03-29) (60-jaraĝa)
en Tuluzo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo eldonisto
speleologo
paleontologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Félix RÉGNAULT estis franca eldonisto, librovendisto, natursciencisto kaj speleologo el Tuluzo, naskita en Tuluzo la 29-an de oktobro 1847 kie li mortis la 29-an de marto 1908[1]. Liaj malkovroj pri prahistorio famigis lin. Tamen, lia manko de scienca edukado ne ebligis al li detale esplori la multajn temojn, kiuj lin interesis.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Pasia arkeologo[2] , li esploris diversajn kavernojn de la Pireneoj : Enlène, Mas-d’Azil, Lombrives, Ker de Massat, Aubert... Li publikigis siajn malkovrojn en la bultenoj de la Societo pri Natura Historio de Tuluzo kaj de la Antropologia Societo de Parizo. Fondmembro de la Geografia Societo de Tuluzo, li estis enkondukita al fotografio fare de Eugène Trutat. Li alportis plibonigojn al tiu nova tekniko, precipe pri artefarita lumigado en speleologia fotografio.

En 1878, li plenumis planon kaj du tranĉojn de la groto Gargas (Hautes-Pyrénées)[3].

En 1881, li publikigis sintezon de siaj laboroj pri unu el la grotoj Ker de Massat (Ariège)[4]. Li estis la unua, kiu reliefigis la tipologian similecon de prahistoriaj iloj kiel elemento por difino de arkeologia kulturo. Li ankaŭ estis la unua, kiu komparis tiujn ilojn kun aliaj etnografiaj objektoj por eltrovi ilian funkcion.

En 1883, li publikigis siajn studojn pri la faŭno de la groto Gargas[5].

De 1884 ĝis 1887, li fosadis en la groto Gargas, kie li malkovris la « ublietojn », naturajn ŝaktojn plenajn de ostoj de la frua Kvaternaro. Laŭ la konsilo de Louis Lartet, li komencis kunlaboradon kun Albert Gaudry el la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo[6]. Li riĉigis ĝin per tri kompletaj skeletoj de kavernurso, kavernhieno kaj lupo[7].

En 1895 ĉe Gargas, li konstruis tunelon por plufosi. En la supra groto, li malkovris homajn tombojn kaj novajn paleolitikajn fajrujojn[8].

En 1897, li malkovris bestajn figuraĵojn en groto Marsoulas en Haute-Garonne.

En 1906, li malkovris la tiel nomatajn « negativajn manojn » de Gargas, kie li revenadis dum 30 jaroj[9].

Kolekto Félix Régnault

[redakti | redakti fonton]

Honoraj mencioj

[redakti | redakti fonton]

La urbo Villeneuve-Tolosane honoris lin donante lian nomon al strato.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Félix Regnault (1847-1908) - Auteur - Ressources de la Bibliothèque nationale de France data.bnf.fr (france). Alirita 31/01/2018 ..
  2. Le Muséum de Toulouse et l'invention de la préhistoire, 2010 (ISBN 978-2-906702-18-9)
  3. Félix Régnault (1878). “La grotte de Gargas”, Bulletin de la Société historique nationale de Toulouse (fr) 12. .
  4. Félix Régnault. (1881) La grotte de Massat à l'époque du renne (france). Toulouse: éd. Durand, Fillous et Lagarde..
  5. Félix Régnault (1884). “La grotte de Gargas. Origines des cavernes, étude des dépôts fossilifères”, Bulletin de la Société historique nationale de Toulouse (fr) 17, p. 237–258. .
  6. Albert Gaudry (1885). “Note sur les hyènes de la grotte de Gargas découvertes par M. Félix Régnault”, Comptes rendus hebdomadaires des séances de l’Académie des sciences, séance du 9 février 1885 (fr) 100, p. 325–328. .
  7. Félix Régnault (1885). “Un repaire de hyènes dans la grotte de Gargas”, Bulletin de la Société historique nationale de Toulouse (fr) 19, p. 30–35. .
  8. Félix Régnault (1895). “Sépulture dans la grotte supérieure de Gargas”, Association française pour l’avancement des sciences (fr) 2. .
  9. Félix Régnault (1906). “Empreintes de mains humaines dans la grotte de Gargas (Hautes-Pyrénées)”, Bulletin de la Société d’anthropologie de Paris (fr) (sur persee), p. 331–332. .