Faŭno (mitologio)
Aspekto
![Temas pri...](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Disambig.svg/20px-Disambig.svg.png)
Faŭno | |
---|---|
![]() | |
mitologia estaĵo | |
Informoj | |
Eble sama | satiruso |
Sekso | virseksa organismo |
Infanoj | Latino |
Faŭno estas kapropieda kampara diaĵo en la romia mitologio. Faŭnoj havas vir-similan aspekton, sed piedojn de kapro kaj fruntajn kornetojn.
Je iu tempo faŭnoj estis identigitaj kun la simil-karakteraj helenaj satirusoj.
Laŭ Francisko Azorín Faŭno estas Mita kampara duondio, ikonografie reprezentita per gaja junulo kun oreloj, kornoj k. foje gamboj kaprosimilaj.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina Faunus.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 72.
- ↑ Azorín, samloke.