Fabrizio Moro
Aspekto
Fabrizio Moro | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Fabrizio Mobrici |
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1975 (49-jaraĝa) en Romo |
Ĝenroj | pop-rokmuziko, rok-muziko kaj pop-muziko |
Profesio | kantaŭtoro, kantisto, televida prezentisto, diskografa artisto, komponisto, televida aktoro, filmreĝisoro kaj filma scenaristo |
Instrumentoj | gitaro kaj voĉo |
Aktivaj jaroj | 1996 – nuntempo |
Retejo | Oficiala retejo |
Fabrizio Moro - naskonomo Fabrizio Mobrici - estas itala kantaŭtoro, kantisto, televida prezentisto, diskografa artisto, komponisto, televida aktoro, filmreĝisoro kaj filma scenaristo. Li naskiĝis la 9-an de aprilo 1975 en Romo, do nun estas 49-jara. Interalie li partoprenis en la renoma Festivalo Sanremo de 2018 kaj gajnis la kantokonkurson tiujare kune kun la kantista kolego Ermal Meta per la kanzono Non mi avete fatto niente. Jam en 2007 li gajnis tiun konkurson en la "sekcio Novvenintoj" per memkomponita kanzono Pensa.