Fabrizio Venturi
Fabrizio Venturi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1969 (55-jaraĝa) en Florenco |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro pianisto |
Fabrizio Venturi, kiu naskiĝis la 24-an de septembro 1969 en Florenco, do nun estas 55-jara, estas itala pianisto, kantaŭtoro kaj organizanto de muzikaj eventoj.
Fabrizio Venturi aliris muzikon en la aĝo de 13, komencante ludi gitaron kaj pianon. Ses jarojn pli poste, en 1988 li diplomiĝis pri reklama grafiko ĉe la Ŝtata arta instituto de Florenco (la nuna Liceo artistico statale di Porta Romana) kaj praktikis dum kelkaj jaroj la profesion de grafikisto samtempe kun tiu de kantisto. Ekde 1984 li partoprenis muzikajn konkursojn kaj inter 1986 kaj 1992 partoprenis muzikajn aranĝojn en Italio kaj eksterlande (Usono, Germanio, Benelukso).[1]
En 1992 li evoluigis sian propran manieron aranĝi siajn kantojn. En 1996 li publikigis la unuopaĵon Basta volersi bene ("Nur amu vin mem"),[2] kun filmeto, kiu laŭ propra, nekonfirmita aserto estis prezentita ĉe la Festivalo de Cannes en la sekcio dediĉita al muzikfilmetoj.[1][3] En 1997 li laŭ propra aserto gajnis pozitivajn gazetarajn recenzojn ĉe la unua muzika konkurso Accademia della canzone (la nuna konkurso Area)[4][1] en Sanremo, sed ne venkis la konkurson. En 2000 li, same laŭ propra aserto, partoprenis la kristnaskan koncerton en la Vatikana halo Sala Nervi[5] en ĉeesto de papo Johano Paŭlo la 2-a, partoprenis kiel gasto en kristana kanta aranĝo en Sanremo kaj koncertis en la katolika evento Monda Junulara Tago okazinta apud Romo.[1][6] Almenaŭ ekde tiam, lia muzikado forte ligiĝas al katolikismo. Nuntempe, li estas organizanto de festivalo de kristana muziko en Sanremo.[7]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 baziĝanta sur biografio en la propra retejo, do memaserto
- ↑ la kanto Basta volersi bene en Jutubo
- ↑ Tamen la retejo de la festivalo pri 1996 havas tute nenian liston pri sekcio dediĉita al muzikfilmetoj
- ↑ d:Q3621960 en vikidatumoj
- ↑ d:Q736993 en vikidatumoj, la Vatikana Halo de Aŭdiencoj, nun nomata "Halo Paŭlo la 6-a"
- ↑ teksto en la retejo informazionecattolica.it de majo 2022
- ↑ mencio de li en retejo de la "festivalo de kristana muziko" de 2023 en Sanremo
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (itale)
- filmeto de televida apero en la ŝtata itala kanalo RAI Uno de printempo 2009 (de pasko, alŝutita al Jutubo la 14-an de junio 2009) kun ekzempla kanzono
- kanzono Non ho più te de 2011 sceneje same de Jutubo