Fajfcistikolo
Fajfcistikolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Fajfcistikolo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cisticola lateralis (Fraser, 1843) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Fajfcistikolo (Cisticola lateralis) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj kaj ties tipa genro Cistikoloj, kiuj estas malgrandaj birdoj ĉefe el Afriko, kvankam kelkaj specioj estas en Azio kaj nur unu ankaŭ en Eŭropo, nome la tre disvastigata Herbosilvio.
Tiu specio estas ĝenerale bruna pli ruĝecbruna en flugiloj kaj vosto kaj hela en subaj partoj ĉefe en gorĝo kiu estas blanka kaj gonflebla dum kanto, kiu nomigas la specion simila al fajfo.
Ĝi troviĝas en Angolo, Benino, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Kenjo, Liberio, Malio, Niĝerio, Senegalio, Sieraleono, Sudano, Togolando, Ugando kaj Zambio. Ties natura habitato estas tre diversa, kiel estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, seka savano, kaj humida savano.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Cisticola lateralis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj Downloaded on 25 July 2007.
|