Fakahina
Fakahina | ||
---|---|---|
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 15° 59′ S, 140° 11′ U (mapo)-15.983333333333-140.18333333333Koordinatoj: 15° 59′ S, 140° 11′ U (mapo) | |
Longo | 9 km | |
Larĝo | 6,3 | |
Areo | 20 (8 super marnivelo) | |
Loĝantaro | 155 (2012) | |
Ĉefa loko | Tarione | |
Fakahina, aŭ Kaīna,[1] estas eta atolo en la okcidento de la Tuamotuoj en Franca Polinezio. La plej proksima insulo estas la atolo Fangatau kiu situas 72 km al la okcident-nord-okcidento.
Fakahina longas 9 km kaj ĝi maksimume larĝas 6,3 km . Ĝi havas terareon de 8 km2 kaj laguno de 20 km2. Ne estas konekto inter la laguno kaj la oceano.
Fakahina havis en 2012 155 loĝantojn. La ĉefvilaĝo estas Tarione.
Historio
[redakti | redakti fonton]La antikva Ma'ohi popolo uzis la atolon kiel loko por oferadoj.
La unua registrita eŭropano kiu venis al Fakahina estis Otto von Kotzebue, velveturinte en servo de la rusaj caroj, en 1824. La atolo aperas kiel "Predpriati" en kelkaj mapoj.
Parto de la populacio de Fakahina estis translokita al Puka-Puka por labori en la produktado de kopro.
Estas regiona flughaveno en Fakahina inaŭgurita en 1985.
Administracio
[redakti | redakti fonton]Fakahina apartenas al la komunumo Fangatau, kiu konsistas el Fangatau kaj Fakahina.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1899) “Names of the Paumotu Islands, with the old names so far as they are known.”, Journal of the Polynesian Society 8 (4), p. 264–268. Alirita 7-a de januaro 2015.. Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Listo de atoloj (france)
- Oceanpunktoj
- Historio Arkivigite je 2008-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Ma'ohi popolo
- Fakahina flughaveno