Fakultata malsanulejo Ostrava
Fakultata malsanulejo Ostrava | |
ĉeĥe Fakultní nemocnice Ostrava | |
malsanulejo | |
Areo de FMO en Ostrava-Poruba
| |
Oficiala nomo: Fakultní nemocnice Ostrava | |
Kromnomo: FNO (FMO) | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo |
Municipo | Ostrava |
Parto de | Poruba |
Situo | Fakultata malsanulejo Ostrava |
- koordinatoj | 49° 49′ 42″ N 18° 09′ 37″ O / 49.82833 °N, 18.16028 °O (mapo) |
Fondo | 1912 kaj 26-a de marto 1991 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Jura formo | Benefita korporacio |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Fakultní nemocnice Ostrava | |
Retpaĝo: www.fno.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Fakultata malsanulejo en Ostrava, troviĝanta en urba parto Poruba, estas centra kuraca ekipaĵo por Moraviasilezia regiono. Ties areo, situanta proksime de Altlernejo mineja, okupas areon de okcidenta rando de poruba loĝejloko kaj kreas ĝin sume 41 klinikoj, fakoj, instituoj kaj centrejoj. La tuta ekipaĵo havas kapaciton ĉirkaŭ 120 litoj kaj pojare ĝi estas fleginta ĉirkaŭ kvardek mil pacientoj. La nuntempa areo en Poruba estiĝis iom post iom; la ĉefa konstruaĵo de erĝa akcepto estis malfermita en la jaro 1991 kaj dum la sekvantaj jaroj poste estis konstruitaj ties pluaj objektoj. En la jaro 1992 la malsanulejo akiris statuton fakultata. Ekde la jaro 2005 la poruba malsanuleja areo estas konsiderata kiel finita.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Historio de FNO komenciĝas en la jaro 1912, kiam estis malfermita Malsanulejo en Zábřeh, kiu fariĝis bazo de hodiaŭa malsanulejo. Dum la dua mondmilito la malsanulejo servis por bezonoj de germanoj. Post la dua mondmilito komencis renovigo de la malsanulejo. En la jaro 1992 la malsanulejo akiris statuton de fakultata malsanulejo kaj je du jaroj pli poste estis malfermita nova konstruaĵo de monobloko en la poruba areo. En la jaro 2001 okazis malfermo de nova akuŝejo, Fakultata malsanulejo Ostrava.
Tragedio
[redakti | redakti fonton]La 10-an de decembro 2019 okazis en tiu ĉi malsanulejo al pafado, dum kiu mortis 6 personoj.
Ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]Pliaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Konstruaĵo de FM Ostrava
-
Oftalmologia fako en FM Ostrava