Saltu al enhavo

Falk-bazlernejo (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes-Falk-bazlernejo en Vajmaro

Ĉe Rathenau-placo en Vajmaro, Germanujo, troviĝas novrenesancstila bazlernejo kiu nomiĝis por Johannes Daniel Falk Staatliche Grundschule Johannes Falk.

Planis ĉi konstruaĵon Carl Martin von Stegmann por ke ĝi iĝu nova nehumanisma gimnazio. Konstrujaroj estis inter 1868 kaj 1871. La soklo estas travertina (el la iama ŝtonrompejo Röhr apud Vajmaro). La muraro estas ŝmirita brikŝtonaĵo, la fenestroj el hela grejso el Berka, la cimatio el sabloŝtono el Tonndorf; ĉi lasta materialo ankaŭ formis la ornamŝtonojn por blazonoj kaj kapoj.[1] La korto de la lernejo, danke al angula situo de la konstruaĵo, malfermas sin ankaŭ en la direkto de la strato Ernst-Kohl-Straße.

La domo estas monumenta protektaĵo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gerd Seidel, Walter Steiner: Baustein und Bauwerk in Weimar (=Tradition und Gegenwart. Weimarer Schriften, 32), Weimar 1988, p. 45
50.98683811.326041