Falklanda vaporanaso
Falklanda vaporanaso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Falklanda vaporanaso
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Tachyeres brachypterus (Latham, 1790) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Falklanda vaporanaso, Falklanda remanaso, Malvina vaporanaso, aŭ Malvina remanaso, Tachyeres brachypterus, estas birdospecio de la genro de vaporanasoj indiĝenaj de la Falklandoj aŭ Malvinoj en suda Atlantika Oceano. Ĝi estas unu el nur du birdospecioj endemiaj de la Falklandoj (Malvinoj laŭ la loka hispana), sudoriente de Argentino, dum la alia estas la Koba troglodito.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Temas pri ĝenerale malhelgrizaj birdoj.
La flugiloj de la Falklanda vaporanaso estas tre mallongaj (de tie la scienca nomo nome kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka: braĥi = "larĝa" (de tie mallonga), kaj pteron = "flugilo"), kaj ĝi estas nekapabla flugi. La plumaro de la Falklanda vaporanaso estas ĉefe malhelgriza, sed kun blanka strio postokula. Ĝi estas tre malfacile distingebla el la Fluganta vaporanaso en naturo ĉar ili okupas la saman habitato kaj, kvankam la Fluganta vaporanaso povas flugi, ĝi rare tion faras.
La maskloj estas pli grandaj ol la inoj. La longo totala varias de 61 al 74 cm, kaj ili pezas el 4,3 al 4,4 kg, ĉe la maskloj.
Oni ne konas subspeciojn.[1]
Ekologio
[redakti | redakti fonton]Ili nestumas surgrunde, ne malproksime de akvo. La ino demetas 5 al 10 ovojn. Ili manĝas ĉefe moluskojn.
La populacio de tiu specio estis ĉirkaŭkalkulata el 27.000 al 48.000 individuoj. Ĝi loĝas en marbordoj. En ties areo ĝi estas abunda.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://www.zoonomen.net/avtax/frame.html Birds of the World -- current valid scientific avian names. Konsultita la 20an de aprilo 2009, Zoonomen, angle.
- BirdLife International (2004). Tachyeres brachypterus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga
|