Saltu al enhavo

Fantoma fiŝkaptilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martestudo implikita en fantoma fiŝreto.

Fantoma fiŝkaptilo estas fiŝkaptilo postlasita aŭ perdita en la maro, lago, aŭ rivero.[1] La plej ofte diskutata okazo estas fantomaj fiŝretoj.[2] Ili povas resti implikitaj sur rokrifo aŭ drivantaj en la maro. Ili implikas fiŝojn, martestudojn, krokodilojn, marbirdojn, marmamulojn, krabojn, kaj aliajn bestojn, foje eĉ homajn subakvistojn.[3] Efikante laŭ sia dezajno, ili malhelpas moviĝon, endanĝerigante la implikiton per malsato, vundoj kaj infektiĝoj, kaj ankaŭ drono ĉe aerspiraj bestoj.[4] Laŭ taksoj, ĉirkaŭ 48 milionoj da tunoj da fantomaj fiŝkaptiloj perdiĝas ĉiujare, krom la intence postlasitaj,[5] kaj ili restas en la maro dum longa tempo antaŭ ol disfali.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Multaj marbestaj specioj, interalie ŝarkoj kaj delfenoj, mortas de impliko en fantomaj fiŝrejtoj. La plejparto ne estas rimarkata aŭ registrata.
Fiŝkaptila flosigilo sur strando. Multaj fiŝretaj flosigiloj estas demetataj de la maro sur la marbordoj de insuloj en la Pacifiko. La perdo de la flosigiloj lasis la reton drivanta en la maro, kie ĝi daŭre implikadis fiŝojn, birdojn, kaj marmamulojn.

Ofta metodo de fiŝkaptado estas la uzo de brankretoj. Ili pendas en la maro de flosigiloj kroĉitaj al unu rando. Tiel ili formas vertikalan muron plurcent metrojn longan, kiu kaptas ĉiujn fiŝojn en certa grandeca intervalo. La fiŝkaptistoj intencas kolekti la retojn kaj forpreni la kaptitajn fiŝojn.

Se ili ne faras tion, la reto povas daŭre kapti fiŝojn ĝis ties pezo superas la flospovon de la flosigiloj. Tiam ĝi alfundiĝas, kaj la kaptitojn manĝas fundaj krustacoj kaj aliaj fiŝoj. Tiam la flosigiloj relevas la reton kaj la ciklo rekomenciĝas. Pro la kvalito de la nuntempe uzataj sintezaj materialoj de fiŝretoj, la mortigado povas daŭri longe ĝis la reto disfalas.

Malnovaj krabokaptiloj, kiuj malhavas la nun postulatan forputran panelon, povas fariĝi singarnaj kaptiloj, kiuj mortigas marbestojn dum jaroj. Eĉ buliĝintaj fiŝfadenoj povas mortigi diversajn bestojn, interalie birdojn kaj marmamulojn.[6] Dum la paso de tempo, la retoj implikas sin mem pli kaj pli. Fiŝoj ĝenerale kaptiĝas malpli ofte en kaptilo, ju pli longe ĝi estis sub la akvo.[7]

Solvoj[redakti | redakti fonton]

Naturkonservistoj plej ofte provas rekompenci fiŝkaptistojn por laŭnorme transdoni ne plu uzotajn kaptilojn anstataŭ forĵeti ilin en la maron, aŭ kolektas jam ekzistantajn fantomajn kaptilojn. Ekzemple, unu iniciato en sudokcidenta Nov-Skotujo, Kanado, forigis 7064 kg da fantomaj marbestaj kaptiloj (plejparte celitaj por kapti omarojn) de 1523 kvadrataj kilometroj da marfundo. La esploristoj liberigis 239 amerikajn omarojn, almenaŭ 256 jonaajn krabojn, kaj bestojn de almenaŭ 13 aliaj specioj, el kiuj 5 specioj estis enriskigitaj fiŝoj.[8] Iuj proponas uzon de biodegradeblaj kaptiloj anstataŭ plastaj, kiuj pli rapide disfalas kaj ĉesas mortigi.[9]

Bestrajtaj organizoj vidas la mortigadon faratan de fantomaj fiŝkaptiloj kiel motivon por aboli fiŝkaptadon. Ili atentigas, ke ĉiu povas fari sian parton elektante ne fiŝkapti aŭ aĉeti fiŝaĵon.[10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hannah Gould, Hidden problem of 'ghost gear': the abandoned fishing nets clogging up oceans, Theguardian.com, 10-a de septembro 2015
  2. Macfadyen, G.. (2009) Abandoned, lost or otherwise discarded fishing gear. Rome: United Nations Environment Programme. ISBN 978-92-5-106196-1.
  3. Esteban, Michelle (2002) Tracking Down Ghost Nets
  4. 'Ghost fishing' killing seabirds. BBC News (28-a de junio 2007). Alirita 2008-04-01.
  5. (30-a de julio 2021) “Plastic gear loss estimates from remote observation of industrial fishing activity”, Fish and Fisheries 23, p. 22–33. doi:10.1111/faf.12596. 
  6. (Aŭgusto 2019) “A Ghostly Issue: Managing abandoned, lost and discarded lobster fishing gear in the Bay of Fundy in Eastern Canada”, Ocean & Coastal Management 181, p. 104925. doi:10.1016/j.ocecoaman.2019.104925. 
  7. Dunagan, Christopher (2000)The Sun. The net effect: trouble (el Retarkivo {{{1}}}), 5-a de aprilo
  8. (October 2021) “Retrieval of abandoned, lost, and discarded fishing gear in Southwest Nova Scotia, Canada: Preliminary environmental and economic impacts to the commercial lobster industry”, Marine Pollution Bulletin 171, p. 112766. doi:10.1016/j.marpolbul.2021.112766. 
  9. Biodegradable fishing nets: advantages
  10. In Defense of Animals. [2022]. "Fishing Harms Everyone." [1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kurtiso, Silvio. "Fantomaj fiŝretoj: La rubo, pri kiu oni silentas." Esperantista Vegetarano 2019/2. 6-7.