Fantomvilaĝo

Fantomvilaĝo estas tia iama vilaĝo, kie longe loĝas neniu. Ĝi estas tipo de forlasita lokoj.
La fantomvilaĝoj estiĝas plej ofte:
- pro malfavora ŝanĝiĝo de la naturaj cirkonstancoj,
- alisetliĝo de la junuloj kaj formorto de la maljunuloj, ekzemple Gyűrűfű en Hungario, kiu ne senhomiĝis dum la turkoj, sed dum la socialismo pro manko de asfaltovojo senhomiĝis,
- pro registara forsetligo (Derenk, ruinvilaĝo en Hungario), Mochovce en Slovakio pro atomcentralo; tiukaze tre ofte la forigo de la loĝantaro kialas pro konstruo de akvobaraĵo kiu inundos la terenon, la domaron aŭ la kultivejojn.
Tiuj forlasitaj vilaĝoj post jardekoj tute malaperas, krom la konstruaĵoj el ŝtono.
Fantomvilaĝoj en literaturo
[redakti | redakti fonton]En la kazo ke simple loĝantoj elmigras al urboj kaj restas nur maljunuloj, finfine restas unu aŭ du solaj loĝantoj kies vivo kompreneble estas malfavora kaj trista. Tia estas la temo de du konataj romanoj en Hispanio, nome de Miguel Delibes El disputado voto del señor don Cayo (La pridisputata voĉdono de sinjoro Kajo), kie politikistoj venas dum balotado konvinki la ununuran loĝanton de fantomvilaĝo, sed trafas, ke fakte estas du loĝantoj, sed kiuj malamikiĝas kaj ne interparolas! La alia romano estas de Julio Llamazares, nome La lluvia amarilla, kie la lasta loĝanto de fantomvilaĝo fakte parolas nur kun la fantomo de sia mortinta edzino.