Februaro de 2009
Aspekto
(Alidirektita el Februaro 2009)
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en februaro de 2009.
1-a de februaro
[redakti | redakti fonton]- Michel Desjoyeaux, skipero de la velŝipo Foncia, gajnis la Vendée Globe, sportan eventon kiu konsistas en ĉirkaŭiri velŝipe la mondon, sole, sen halto kaj sen ekstera helpo. Li plenumis sian mondĉirkaŭiron en 84 tagoj, 3 horoj kaj 9 minutoj.
- La tenisludisto Rafa Nadal iĝis la unua hispano kiu venkis en la turniro Aŭstralia Malferma.
- Jóhanna Sigurðardóttir ekestis nova ĉefministro de Islando.
7-a de februaro
[redakti | redakti fonton]- Almenaŭ 23 personoj mortis tempe de manifestacio kontraŭ la prezidanto de Madagaskaro, Marc Ravalomanana.
15-a de februaro
[redakti | redakti fonton]- La venezuela prezidento estonte povos esti reelektata multfoje. Tio estas rezulto de hodiaŭa referendumo. Laŭ balotkomisiono voĉdonis 54 procentoj de la civitanoj por la de oficohavanto Hugo Chavez postulanta ŝanĝo de konstitucio.
17-a de februaro
[redakti | redakti fonton]- Nakagawa Shoichi, Ministro pri Financoj kaj pri Financaj Servoj de Japanio, demisiis pro suspekto ke li ebrie ĉeestis en gazetara konferenco post G7 en Romo. La sidlokojn, anstataŭe samtempe servos Yosano Kaoru, Ministro pri Ekonomio kaj Financoj.
20-a de februaro
[redakti | redakti fonton]- La registaro de Latvio demisiis. Prezidanto Valdis Zatlers deklaris, li estis akceptanta la demisipeton de ĉefministro Ivars Godmanis kaj ĝia kabineto. Antaŭe la du plej grandaj koalicipartneroj rifuzis la pluan obeon al Godmanis.
- La nova germana polusa stacio „Neumayer III“ en la Antarkto estis solene malfermata. Per 16 hidraŭlikaj stilzoj la altmoderna, 23 kt pezanta laboratorio situas sur la Ekström-bankizo en la sudpolusa regiono. La konstruaĵo estu malebligi, ke la nova stacio mergiĝas en la eternan glacion - kiel ĝia antaŭa stacio „Neumayer II“, kiu post 17 jaroj minacas esti dispremata. En „Neumayer III“ antaŭ ĉio estas esplorata por la klimatprotekto.
- La israela prezidanto Ŝimon Peres komisiis Likud-estron kaj ĝisnunan opozicigvidanton Benjamin Netanjahu al la formado de nova registaro.
- Per suicidatenco kontraŭ partoprenantoj de ŝiita funebra soleno antaŭ moskeo en Dera Ismail Khan en nordokcidenta Pakistano estis murdataj pli ol 30 homoj.
22-a de februaro
[redakti | redakti fonton]- Kaŭze de gaseksplodo en nordĉina karbominejo proksime de Taiyuan mortis minimume 74 minlaboristoj. Pli ol 100 vunditaj ministoj estis transportataj al malsanulejoj.
- Per emocia ceremonio aŭstralianoj memoris la oferojn de la detruaj arbedlandaj brulegoj. Dum la solenaĵo en la melburna Rod-Laver-Areno la ĉefministro Kevin Rudd kompatis la oferojn kaj promesis helpon por rekonstruo. Estonte estu memorata la bruloferoj je la 7-a de februaro, tiu „nigra sabato“ en kiu oni perdis la potencon super la brulegoj. Pli ol 200 homoj mortis, 1.800 domoj estas detruitaj, 450.000 hektaroj da grundo forbruliĝis.
- Aviadilo (Boeing 737-800) de la turka aerlinio kraŝis antaŭ alteriĝo sur la Flughaveno Schiphol apud Amsterdamo. De la 134 pasaĝeroj kaj aviadilanoj 9 mortis kaj pli ol 50 estis vunditaj.