Fegorno
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phegornis mitchellii Fraser, 1845 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La diadema pluvio aŭ fegorno (Phegornis mitchellii) estas specio de birdo en la familio de Ĥaradriedoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Phegornis.[2] Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Ĉilio, kaj Peruo. Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj alt-altitudaj herbejoj kaj marĉoj.[1]
![Phegornis mitchellii 1849.jpg](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2f/Phegornis_mitchellii_1849.jpg/220px-Phegornis_mitchellii_1849.jpg)
La diadema pluvio estas 16,5 ĝis 19 cm longa kaj pezas 28 ĝis 46 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ilia beko estas nigra kaj iomete kurba. Iliaj kruroj kaj piedoj estas oranĝaj. La vizaĝo de la plenkreskulo estas nigra kun larĝa blanka superokulo kiu etendiĝas ĉirkaŭ la dorso de la kapo. Ilia krono estas nigra, ilia nuko brilruĝeca, la plej multaj el iliaj supraj partoj estas malhelbrunecgrizaj, kaj iliaj pugo kaj supravostaj kovriloj estas nigraj. La vosto estas nigra kun blankaj pintoj en la plumoj. Ilia gorĝo estas blanka, iliaj brusto, ventro kaj flankoj estas striecaj nigrablanke, kaj iliaj pugoj kaj subvostaj kovriloj estas senmarke blankaj.
Junuloj estas multe pli senkoloraj ol plenkreskuloj. Iliaj supraj partoj estas plejparte brungrizaj kun cinamaj makuletoj kaj strioj. Ilia superokulo estas grizeca kaj ilia nuko estas nuanca je cinama aŭ ruĝeca koloroj.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 {{{assessors}}} (2012). Phegornis mitchellii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2013.2. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 26a de Novembro 2013.
- ↑ ITIS Report: Phegornis. Integrated Taxonomic Information System. Alirita 8a de Aŭgusto 2014 .
- ↑ Sayers II, C. J. (2020). Diademed Sandpiper-Plover (Phegornis mitchellii), version 1.0. En Birds of the World (S. M. Billerman, B. K. Keeney, P. G. Rodewald, kaj T. S. Schulenberg, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [1] Alirita la 6an de Decembro, 2022
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Diademed plover"-Phegornis mitchellii filmetoj ĉe Internet Bird Collection
- Diademed sandpiper-plover photo gallery VIREO (kun foto de ovodemeto)
- Photo-High Res Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine; Artikolo Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine borderland-tours
|