Fegyvernek
Fegyvernek | |||
urbo | |||
Ne estas priskribata en wikidatumoj
| |||
|
|||
Hungaria urbo | |||
---|---|---|---|
Koordinatoj | 47° 16′ N 20° 32′ O / 47.267 °N, 20.533 °O (mapo) | ||
Areo | 72 km² (7 200 ha) | ||
Loĝantaro | 7 000 (2024) | ||
Poŝtkodo | 5231 | ||
Telefona antaŭkodo | 56 | ||
Vikimedia Komunejo: Fegyvernek | |||
Retpaĝo: www | |||
Fegyvernek [fedjvernek] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en Distrikto Törökszentmiklós. La loknomo signifas: ŝildisto.
Situo
[redakti | redakti fonton]Fegyvernek situas sur ebenaĵo, laŭ iama Tiso-branĉo, Tiso preterfluas, laŭ ĉefvojo Szolnok-Debrecen. Törökszentmiklós troviĝas 14, Szolnok 35, Debrecen 100, Budapeŝto 133 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. Post alveno de la hungaroj ĉi tie loĝis ŝildistoj, kies nomoj troviĝas en la loknomo. Fegyvernek estis menciita unuafoje en 1212. La komunumo estis ankaŭ doganejo, tial ĝi meritis la rangon kampurbo en la 15a. jarcento. Fine de la turka epoko la loko senhomiĝis. Ekde 1871 ĝi denove ekhavis la rangon kampurbo. En 1919 la rumanoj okupis la urbeton, estro de la rumanoj estis mortpafita, sekve 49 da hungaroj estis murditaj. En 1950 Örményes iĝis memstara municipo[1]. En 1945 oni forpelis virojn por trudlabori. Fegyvernek urbiĝis en 2013.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj estas:
- romkatolika Preĝejo de Sankta Vendelo (Fegyvernek)
- romkatolika Kapelo Sankta Maria Helpo de Kristanoj (Fegyvernek)
- kalvinana preĝejo (Fegyvernek)
- iama preĝejturo el 1480.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Fegyvernek naskiĝis: